He! Mia rimarko "kaj aro da nenombreblaj slangaj vortoj, pli-malplie esperantaj," tute ne estis antislanga, sed mi celis emfazi ke ne ekzistas multajn slangajn vortojn por tio, kaj foreste ni komune tradukas direkte anglaj vortoj (ŝito?? Ĉokolado???). Ĉiaokaze, mi ne kredas ke Herbo estas slanga vorto por haŝiŝo. Laŭ mi, herbo stas Mariĥuano. Kaj la aludo pri ĝojnto pli taŭgas en la artikolo Kanabcigaredo. Ĉu ne? Internaciulo 08:23, 4. Apr 2006 (UTC)

Estipove. Sed "aro da nenombr..." ne estas tre enciklopedi-stila rimarko. Pli bone listigi, kio jam ekzistas. Nu, laŭ la "d-ro" ([1]) herbo ja estas sinonimo de h. Mi prenis la nocion de tie. Kaj cetere, multaj niaj vortoj modernaj (pri interreto ks.) jam tradukitas el la Angla. Ĉokolado? Merdo? Kial ne?
La aludo pri ĝojnto same taŭgas en Haŝiŝo kiel aludo pri cigaredo aŭ pipo en Tabako. Bab 12:47, 4. Apr 2006 (UTC)
Oho! Dankon. Mi ne konis tiun TTT-ejon. Por la esperanta slango, mia fonto estis Knedu min, sinjorino! de Renato Corsetti, riĉa, sed eble tro maljuna (1995)! --Internaciulo 14:38, 4. Apr 2006 (UTC)
Ĉu vi certas pri "merdo", "ĉokolado"? Estis nur proponoj miaj, iuspeca libera ideumado...
Cetere, laŭ mi "haŝo" ne estas slanga nomo. Ĝi simple estas mallongigita formo, same kiel "aŭto" (anst. "aŭtomobilo"). Eble ni retroiru al speciala sekcio pri nomoj? Bab 09:35, 7. Apr 2006 (UTC)
Laŭ mi, la aliaj slangaj nomoj de l' haŝo devus esti tuje videblaj. Speciala sekcio fine de la artikolo ne estas evidenta. Haŝo ne estas slanga vorto, sed ĉu vere gravas? Se vi volas, kreu dirmanieron pli taŭga. "Merdo", "ĉokolado" estas nur tradukoj de la angla artikolo. Sed mi tajpis nomebla kaj ne nomita. Tiu estas kion mi celis kiam mi tajpis "aro de nenombreblaj slangaj vortoj, pli-malplie esperantaj". Internaciulo 14:25, 7. Apr 2006 (UTC)
Precize la vorto "nomebla" donas impreson ke temas pri jam establiĝintaj sinonimoj. (Kp. ekz-e "Barato, ankaŭ nomebla Hinda Unio...") Ne estas nia tasko direkti la ĝeneralan lingvouzon. Alivorte, ni ne povas krei slangon. Prihaŝaj slangaĵoj kiuj ne - aŭ ankoraŭ ne - uzatas en la lingva komunumo, ne havas lokon en enciklopedio. Egalus skribi pri "eblaj evoluoj" aŭ "naskotoj". Bab 18:31, 9. Apr 2006 (UTC)

Konfekcio redakti

Serĉante tradukon de la germana vorto "Verpackung" / "Packung", mi trovis ĉi tiun artikolon. Ŝajnas al mi ke la vorto "konfekcio" misuziĝis en ĝi, ĉar ĝia signifo estas pri vesto. (Pli taŭgan vorton mi ankoraŭ ne havas, tamen.) Amike --Stephan Schneider 15:48, 12. Feb 2009 (UTC)

Reiri al la paĝo "Haŝiŝo".