Diskuto:Hindia lingvo

(Alidirektita el Diskuto:Hinda lingvo)

Preferinde ankaŭ en la rubriko "Hindia lingvo" (kiel en la teksto), ĉar hindaj lingvoj estas multaj. Fakte mia artikolo sub "Hinda lingvo " (en la listo pri lingvoj oni ne trovantis "Hindia") devus troviĝi sub Hindia lingvo!!! Vikipediisto:Eliott

Ĉu ne ĝuste male ? "hindia lingvo" estus iu ajn lingvo parolata en Hindio, dum la "hinda lingvo" estas la lingvo de etno nomata "hindoj", ĉu ne  ? Nu eble eraras mi ? Arno Lagrange 23:34, 5. Nov 2003 (UTC)
Laŭ mia kompreno kaj PIV "Hindio" estas la lando de la "Hindoj". La lingvo nomata hindi en diversaj naciaj lingvoj nomiĝas "hinda lingvo" en e-o (la i finaĵo ne aperas en la esperanto-radiko). La esprimo "Hindia lingvo" en esperanto montras ajnan lingvon parolatan en Hindio (kp franca lingvo kaj Francia lingvo, angla lingvo kaj anglia lingvo, ...). Mi do sugestas korekti enla artikolo ĉiujn "hindia" al "hinda". Ĉu konsentite ? Arno Lagrange 08:00, 6. Nov 2003 (UTC)
En NPIV (2002) estas jena ekzemplo sub hind/o: "la hindia lingvo (varianto de la hindustana) estas oficiala federacia lingvo". Sub Hindustan/o estas jena ekzemplo: "la hindustana lingvo havas multajn regionajn variantojn kaj du oficialajn versiojn, hindian kaj urduan". Do, ŝajne estu la hindia laŭ PIV. Mi ne havas aliajn referencojn, sed mi pensas, ke mi pli ofte vidis la lingvon nomata la "hindia" ol la "hinda".

Gratulon pro la ampleksa artikolo. Indus elangligi "compouned verbs". Iuj frazoj devus esti reverkitaj ĉar ili estas tro longaj. Nu jam bona bazo por plua redaktado Arno Lagrange 08:29, 6. Nov 2003 (UTC)

la hindia lingvo; ne la *hinda lingvo redakti

ankaŭ la landaj esperantistoj preferas la formon 'la hindia lingvo'. vidu, ekzemple, la klarigon de probal daŝgupto en la lasta alineo ĉe http://www.geocities.com/bharato/fenestro/1999/jan.htm#uzantaro

amike salutas: Giridhar 05:20, 28. Okt 2004 (UTC)

eble ankaŭ "hinda lingvo" kun alia senco redakti

Jes, ŝajne la oficiala lingvo de Barato ja nomiĝas la "hindia" lingvo, sed eble la esprimo "hinda lingvo" povas aplikiĝi al lingvoj en la branĉo de la hindeŭropa lingvofamilio, kiu angle nomiĝas "Indic". Tio funkcias pli bone, se oni nomas la landon "Barato", ĉar oni povas senĝene diri, ke la lingvoj de Pakistano estas hindaj, kaj la lingvoj de la sudo de Barato ne estas hindaj.

hmm. eble. ĉiukaze, estus bone movi la artikolon sub la titolon 'Hindia lingvo'. intertempe, mi daŭre redaktetos la hindiaĵojn tie :>) Giridhar 10:32, 28. Okt 2004 (UTC)

hinda al hindia: se neniu kontraŭus la proponon, mi proponas ŝanĝi, dum la venontaj tagoj, la vorton 'hinda' al la 'hindia' en tiu ĉi artikolo. Giridhar 18:21, 4. Nov 2004 (UTC)

Pli detalaj eroj redakti

dankon pro tiu ĉi sekcio!

tamen, en tiu ĉi sekcio, en la frazo kiu komencas per la vortoj "Se estas ia demando-pronomo", mi vidas िकतन ेिदन :)

se ankaŭ aliaj vidas tiujn kvadratetojn, ĉu vikipediisto 62.147.107.129 povas klarigi la signifon de tiuj 'misteraĵoj'? antaŭdankon Giridhar 08:51, 21. Nov 2004 (UTC)

La signoj estas: U+093f U+0915 U+0924 U+0928 U+0947 U+093f U+0926 U+0928

Ilian signifon vi povas kontroli per http://www.unicode.org/charts/PDF/U0900.pdf


Mi forigis la jenan frazon, ĉar ĝi aspektas al mi tro subjektiva:

La hindia lingvo estas, male al tio, kion oni povus imagi apriore, sufiĉe facila lingvo -kompare al
aliaj "naturaj" lingvoj kompreneble, ne al Esperanto !

--Schuetzm 12:35, 21. Nov 2004 (UTC)

devanagari fonetike redakti

La plimulto de ni legantoj ne povas legi devanagari. Tial ni ŝatus havi fonetikan transskribon. Per tio ni povus pli bone kompreni la strukturojn de tiuj frazoj. Dankon!--Hans 20:50, 17. Mar 2008 (UTC)

Reiri al la paĝo "Hindia lingvo".