Diskuto:Hungaria Esperanto-Asocio

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch in topic Poluroj kaj formetoj

La enkonduko tute ne estas neŭtrala nek enciklopedia. Temas pri prezento de iu persona vidpunkto kiu estu publikigita en privata retejo sed ne ĉi tie. --Arno Lagrange @ 20:38, 12 Feb. 2013 (UTC)

Mi ne komprenas Vin! Kial ne estas ĉi tiu sekcio neutrala kaj enciklopedia? Bonvolu klarigi. --Gnagyrobi (diskuto) 20:58, 12 Feb. 2013 (UTC)

Ĉu vi aplombas aserti ke ĉi tio estas neŭtrala kaj enciklopedia ?

Citaĵo
 La lingvo, dankeble al la movado, transvivivis sukcese ĉiujn atakojn. En la vivo de la homaro multaj utilaj aferoj fariĝis ĝenerale akceptitaj nur longe post sia naskiĝo. Kiel jam menciite la mondlingva pozicio de iu lingvo dependas antaŭ ĉio de la potenco staranta malantaŭ ĝi. Esperanto ne havas subtenanton de potenco, tial gravas la enmovada grupiĝo de ĝiaj uzantoj kaj subtenantoj. Ĝi havas eblon nur bazite sur la esenco de la proverbo „Multaj anseroj venkas super porko”, ke en historia distanco, sed pli-malpli frue ĝi iĝos ĝenerale akceptita. La diversaj Esperanto-Unuiĝoj, fakaj asocioj, kluboj kuntenas la aktivemulojn de la movado. Pri tiuj kluboj kaj unuiĝoj, respeltive pri la eblo kontaktiĝi kun certaj esperantistoj oni povas informiĝi sur la hejmpaĝo de HEA. Krom la tradiciaj asociaj kaj klubaj formoj pli kaj pli disvastiĝas la senpera kunlaboro perhelpe de Interreto kun esperantistoj de simila interesiĝo, dise en la mondo. Interreto kvazaŭ estus divenita rekte por ili. Laŭ iu krozado okazinta ankoraŭ en 2006, klakante sur la vorton „esperanto” la serĉilo de „Google” registris 36 900 000 trafojn. El speciale derivita, nur en Esperanto ekzistanta vorto „belulino” 10 500 ekzemplerojn trovis tiu sama krozanto. Do, oni povas kaj eĉ valoras eluzi la eblojn certigitajn de Interreto. 

Krom la frazo

Citaĵo
 Laŭ iu krozado okazinta ankoraŭ en 2006, klakante sur la vorton „esperanto” la serĉilo de „Google” registris 36 900 000 trafojn. 

la cetero estas nur persona opinio kaj argumentado tute ne neŭtrala. Vi rajtas havi personan opinion kaj konvinkintecon (kaj trovi homojn kiuj konsentas kun vi), sed bonvolu esprimi ĝin en taŭga loko, ne ĉi tie en Vikipedio. Ĉar ne temas pri persona kverelo, mi instigas aliajn vikipediistojn esprimi sian opinion pri la "neŭtraleco" de la ĉi supre citita enkonduko. Mi havas neniun personan riproĉon al Crosstor, mi nur instigas lin respekti vikipedian regularon pri neŭtraleco. --Arno Lagrange @ 22:19, 12 Feb. 2013 (UTC)

Saluton. Bedaŭrinde Arno pravas. Do, ĉiu artikolo en vikipedio devas esti formulita neŭtrale. Ĉi tiu regulo ne nur validas en la esperanta vikipedio, sed en ĉiuj. --Tlustulimu (diskuto) 15:18, 13 Feb. 2013 (UTC)

Ke la serĉilo Guglo por la vorto „esperanto” en 2006 trovis 36 900 000 trafojn, eble estas fakto ĝojinda, sed tute ne rilatas al la temo de tiu-ĉi artikolo. Mi do elprenas la frazon, kaj iujn jam antaŭe ĉi-supre komentitajn kaj en la artikolo kaŝitajn pripensojn, kiuj same ne rilatas. Tial almenaŭ la komenco de la artikolo estas iom pli enciklopedieca: Cetere laŭ mi eĉ ne temas pri "neŭtraleco" aŭ ne de tiuj teksteroj, sed pri la dezirinda celo informi pri la temo de la artikoloj, ĉi-tie la organizaĵo "Hungaria Esperanto-Asocio", kaj ne simple babile elverŝi personajn opiniojn pri io nur plej distance aŭ tute ne ligata al la artikola temo - tio simple estas "maltrafo de la temo". ThomasPusch (diskuto) 14:49, 29 Feb. 2016 (UTC)

Cetere ankaŭ estas aliaj partoj de la artikolo, kiuj rezultis iom fuŝe, kvankam supozeble estis bona intenco krei ilin. Ekzemple la listo de referenoj, en kiuj la unuaj 14 linioj nur estas ↑ ... ↑ ... ↑ ... ↑ ... ↑ ... ↑ ... ↑ ... ↑ ... ↑ ... ↑ ... ↑ ... ↑ ... ↑ ... ↑ ..., certe ne estis intencita tiel. Krome estas amaso da ruĝaj ligiloj, inter alie pro tio, ke en la hungaria Esperanto-movado ĉiam aktivis multaj homoj kaj do menciiĝas multaj nomoj, kvankam ĝis nun mankas informoj pri tre multaj el ili. Dezirindus kolekti almenaŭ minimumajn informojn (naskiĝdato, eble vivloko, movada engaĝiĝo, nemovada profesio) kaj meti informetojn al la ĝermolisto de hungaraj esperantistoj, kun alidirektilo de la simplaj nomoj al la koncerna parto de la listo, por ke oni povu almenaŭ minimume orientiĝi. ThomasPusch (diskuto) 14:57, 29 Feb. 2016 (UTC)

Daŭre estas multe tro da ruĝaj ligiloj, kaj la komento de antaŭ jaro ankoraŭ plene validas. Krome mi ne kredas ke la listo de naciaj Esperanto-kongresoj kompletas - ekzemple en la 1980-aj jaroj la Esperanto-movado en Hungario tiom viglis, ke mi ne povas kredi ke nur unu vera kongreso okazis en tiu jardeko... ThomasPusch (diskuto) 18:01, 15 feb. 2017 (UTC)Reply
Ekzemple pri la lingvisto hu:Deme László (nyelvész), unua dumviva honora prezidanto de HEA, hungarlingva esperantisto facile povas krei artikolon nur per traduko el la hungara teksto. ThomasPusch (diskuto) 11:34, 28 feb. 2017 (UTC)Reply
Nun la membroorganizaĵoj havas ligilojn aŭ forpreniĝis ruĝa interna ligilo, se vere neekzistas artikolo ankaŭ en ĉia alilingva vikipedia branĉo kaj reta sondado nun ne liveris sufiĉan materialon. Mi aldonis artikolojn pri la regiono Danubokurbiĝo kaj la plej minimuman tekston pri la hungara sekcio de ILEI, kaj ĝustigis internan ligilon al la teksto pri la hungara sekcio de IFEF. Krome mi metis mencioj pri ĉiuj eksprezidintoj (krom Dezső Szentirmai, ankoraŭ mankanta) kaj honoraj membroj al la listo ĝermolisto de hungaraj esperantistoj: Ofte tie nun ne estas pli da informoj ol ĉi tie, sed al la unuopaj ĉapitroj de la ĝermolisto poste eblos facile aldoni pliajn informerojn, eĉ se minimumaj. Pluraj pliaj ligiloj ĝustiĝis. Do nun jam tre multaj ligiloj bluas. Atentendas ke la ĝermolisto bezonas zorgon kaj penon pri aldonaj informoj! ThomasPusch (diskuto) 12:39, 1 mar. 2017 (UTC)Reply
Momente estas malkohero en la artikolon ĉu uzi la esperantlingvan kaj internacian vortordon de nomoj aŭ la hungaran kutimon unue mencii la familian nomon, poste la personan: Kvankam klaras ke en la hungara sekvas unue familia, poste persona nomo (sen komo, tiel kiel rusaj nomoj skribiĝas cirile kun patronomo, grekaj per grekaj literoj, ktp.), en E-o kutimas la inversa sinsekvo (tiel kiel rusaj nomoj kutime latinliteriĝas sen patronomo, kaj latinliteriĝas ankaŭ grekaj, hebreaj, arabaj, ĉinaj, japanaj kaj aliaj origine nelatinliteraj nomoj): en biografia artikolo eblas noti kaj la originan hungaran kaj la kutiman esperantlingvan variaĵojn, en simpla teksto necesas decidi: ĉar ĉi tie malgraŭ la hungaria temo la teksto estas esperantlingva, ne hungarlingva, mi preferas ĉi tie proponi la esperantlingvan nomordon, kaj laŭeble plusenti al persona noto en la ĝermolisto de hungaraj esperantistoj aŭ al propra biografia artikolo, kie komence de la unua frazo klariĝas la hungara nomordo. La nuna ideo skribi "Lukács, András" kaj simile, do per la komo "trovi kompromison" inter hungara ordo Lukács András kaj esperantlingva András Lukács, kreas tre multajn komojn, kiuj bremsas la legadon, kaj fakte pseŭdokreas trian variaĵon, kiu krom en presitaj telefonlibroj kaj iuj literaturaj listoj tute ne kutimas. ThomasPusch (diskuto) 12:48, 1 mar. 2017 (UTC)Reply
PS: Artikolo András Lukács ankaŭ aldoniĝis. ThomasPusch (diskuto) 17:30, 1 mar. 2017 (UTC)Reply

Poluroj kaj formetoj redakti

 

Kara @Flinga: en decembro vi redaktis ĉi tie, kaj notis "iom da polurigado. bildera/bildopunkta grandeco evitindas, ĉar iĝas malsama ĉe malsamaj ekranoj". Respondo al tio: Kompreneble la bildoj iĝas pli grandaj aŭ pli etaj en diversaj ekranoj, tio estas malavantaĝo de la vikipedia maniero priskribi retajn paĝojn, se oni provas harmonie aranĝi tekstojn, bildojn kaj tabelojn. Sed tamen la bildopunkta grandeco gravas, ĉar alikaze ĉio montratas laŭ sama larĝo de bildo. Tiam bildo alta kaj mallarĝa, kiel ekzemple la flava-ruĝa flago dekstre, aspektas eksterproporcie tro granda, kaj bildo malalta kaj tre larĝa, ekzemple la griza trabo de Microsoft sube, aspektas ridinde tro malgranda. Tial tamen gravas meto de bildopunkta grandeco, por rilatigi la diversajn bildojn. Kompreneble eblas nur esperi, ke aliaj homoj vidos la paĝon simile kiel oni vidas ĝin, sed la rilatoj inter la bildoj restos: bildo kiu estas tre granda en unu ekrano ankaŭ estos kompare granda en alia ekrano, kaj bildo tre malgranda en unu ekrano ankaŭ estos kompare miniatura en alia ekrano. Tial estu tre singarda antaŭ ol vi forviŝas bildopunktan grandecon! Se la rilatoj restas, ŝanĝoj de bildopunktaj nombroj ne fuŝigas la paĝon: Ŝanĝo de tri bildoj de 400px 300px 200px al 300px 225px 150px simple reduktas ĉiun bildon je kvarono. Sed tio, kiel vi mem skribas, ne sencas, ĉar en diversaj ekranoj la bildoj ĉiukaze aspektos pli aŭ malpli grandaj.

 

Sed la bildo kiu havas larĝoindikon de 400px bezonas pli da larĝo ol bildo kun larĝoindiko de 200px! Ĉu mi klarigis kompreneble? ThomasPusch (diskuto) 01:52, 23 jan. 2023 (UTC)Reply


 
 
Kara ThomasPusch: Jes, estas bona klarigo. 🙂 Tamen, mi diru ke se alĝustigo de la grandeco estas bezonata, pli bonas uzi |upright=1.0 (por 100%). Miakomprene, tio alĝustas estas relativa grandeco, kaj 0.5 donas 50 % de la aŭtomata grandeco, kaj 1.5 150 %. Mi provu kun viaj ekzemploj (kiuj antaŭe estis 100 rastrumeroj). Kun tio, la relativa grandeco restas la sama ĉe ĉiuj ekrano, sen iĝi pli granda relative al malgranda ekrano, ktp. Ĉe svwp oni ĝenerale evitas rastumera grandeco, tamen oni uzas upright, kiu mi pensas estas pli bona ilo. Mi tamen ne scias nek svedan nek esperantan nomon por tiu variablo. Ĉu vi pensas ke ĉi tio estas uzebla solvo? flinga (diskuto) 14:34, 23 jan. 2023 (UTC)Reply


Se oni povas trovi bonan nomon por tiu variablo kaj oficialigi esperantan nomon por tio en la vikipedia komandaro (simile al vortoj "uzanto", "dosiero", "maldekstra", "eta" ktp.), tiam povas esti bona alternativo. La angla vorto "upright" ŝajnas al mi simple signifi "rekte" aŭ "starante". Tiuj esperantaj vortoj ne estas kompreneblaj variabloj en Esperanto. Tio kion vi priskribas, estus io kiel "ŝanĝo de grandeco", "alĝustigo de grandeco", "adapto de grando" aŭ "grandigo/malgrandigo". Mi supozas ke teknike pli bonas nomigo sen supersignoj kaj sen interspacoj: eble kompromisa vorto "grandigo" tolereblus, kvankam "grandigo=0.2" estus forta malgrandigo. Sed pli bone ol "starante=0.2". Eble oni povus ankaŭ alkutimuĝi al simpla nova vorto "adapto=0.2". Mi kompreneble neniam redaktas en la sveda vikipedio, maksimume foje tradukas de tie. En la germana branĉo mi 1-2-foje vidis tian komandon "upright", kaj mi ne konvinkiĝas ke mi volus vidi tiom misan anglan vortumon pli-malpli ĉe ĉiu foto redaktante tekston. Ŝajnas ke la germana vikipedio ne havas trafan vorton por tiu ideo (tamen: vidu sube!), kaj mi supozas ke la hispana kaj franca vikipedioj ankaŭ ne. Aŭ ĉu vi konas iun vikipedian alilingvan alternativon al tiu "upright" (prononco uprikt)? Certe necesos ankaŭ diskutigi tiun demandon en la teknika diskutejo (mi kutime ne havas sufiĉan tempon tie legi ĉiujn diskutojn, povus esti ke la temo tie jam iam ekdiskutiĝis)... ThomasPusch (diskuto) 15:30, 23 jan. 2023 (UTC)Reply

@Flinga: Mi ĵus vidis en la germana vikipedio, ke tie (ankoraŭ malofte, sed jam) uzatas la parametro "hochkant" por la funkcio angle nomata per la vikipedia termino "upright". La germana nomo signifas "multe pli alta ol larĝa", kio ankaŭ taŭgas kiel iom malpraktike longa traduko de la angla vorto, sed tamen kiel esperanta vikipedia termino necesos trovi nomon el unu, laŭeble konciza vorto. Eble la hispana, itala aŭ franca vikipedioj tamen jam havas oficialan vikipedian terminon. Se mi ne eraras, la itala nomo estas eretto (sed "eretto" ne komprenatas en la itala vikipedio)... Momenton: mi pensas ke la konciza esperanta nomo por "multe pli alte ol larĝe" estas simple "vertikale": tio ne estas tre bona klarigo kion la funkcio vere faras, sed estas tre esperanta versio de la terminoj "upright" kaj "hochkant". Pri tiu vorto "vertikale" mi plene kontentus! Eble oni povas peti la vikipediajn teknikistojn pri permeso de ambaŭ teknikaj terminoj, kaj "adapto=1.1" (pli klariga kion la funkcio vere faras), kaj "vertikale=1.1" (pli rekta traduko por 'upright' aŭ 'hochkant', por vikipedianoj kiuj jam konas tiujn terminojn el aliaj vikipedioj). ThomasPusch (diskuto) 18:35, 24 jan. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Hungaria Esperanto-Asocio".