Diskuto:Kuraĝigistinoj

(Alidirektita el Diskuto:Huraistoj)

Saluton, vi alinomis paĝon pri aplaŭdigistinoj je huraistoj. Kio estis malĝusta en la antaŭa titolo? La vorto huraisto ne estas ĝusta, ĉar se estus ia hurai (mi huraas), oni devus igi iun huraa, do huraigi iun (mi huraigis vin), se la vorto havas sufikson por sportistoj (profesio ĝenerale), devus sekvi huraigisto kaj se tie estas nur virinoj (mi nenie vidis virojn por tiu agado), devas esti huraigistinoj. Ĉu mi malpravas? Zuazua 05:35, 16. Nov 2009 (UTC)

Vi malpravas. Mi ja vidis viran huraiston. Oni ne bezonas -ig, ĉar, kvankam ili estis aplaŭd-ig-istoj, ili nuntempe estas aklamistoj. Sen ili, la ŝatantoj verŝajne ankoraŭ huraus.
Laŭ Google:
Aplaŭdigisto - O
Aplaŭdigistino - 3
Aklamisto - 191
Aklamistino - 122
Huraisto - 138
Huraistino - 8-Amika Babilfrenzo 23:10, 17. Nov 2009 (UTC)
Aklamisto rilatas al tute alia agado: tiu vorto rilatas al publiko, kiu aklamas iun. En PIV estas indikite: la kongresanoj aklamis la veteranon. Estus eble strange diri, ke la veterano aklamis la kongresanojn. Zuazua 17:57, 20. Nov 2009 (UTC)
Ne: aklami rilatas al tiu publiko, sed aklamisto estas huraisto/aplaŭdigisto. Se, laŭ vi, la nomo aklamisto ja maltaŭgas, ŝanĝu la nomon al Huraisto. Ĝi estas pli uzata ol aplaŭdigist(in)o kaj ĉiam estas aplaŭdigistino, malsame al Aklamisto (almenaŭ laŭ vi.) Kiel mi jam skribis, huraistoj huraas, sed la huraantoj verŝajne huraus, sen la huraistoj. Tial estas iom malĝuste nomi ilin aplaŭigistoj. -Amika Babilfrenzo

Mi alinomis huraistojn al angla nomo, kiu estas plejparte uzita ankaŭ en alilingvaj neanglaj vikipedioj. Ankaŭ sturmantaj soldatoj krias hura! Ĉu ili do estas ankaŭ huraistoj? Jujijo 06:58, 26. Jul 2010 (UTC)

Reiri al la paĝo "Kuraĝigistinoj".