Diskuto:Induso-civilizo

(Alidirektita el Diskuto:Induso-civilizacio)
Latest comment: antaŭ 5 monatoj by ThomasPusch

Mi proponas pli bone elparoblan titolon:

  • Indus-vala civilizacio aŭ
  • Indus-kulturo -- aldonis, sen subskribo, Narvalo 18:37, 25 okt. 2016‎ UTC()
Mi honeste ne vidas, kiel "Indus-vala" pli facile elparoleblus ol "Induso-".--KEO144000 (diskuto) 10:09, 27 okt. 2016 (UTC)Reply
Narvalo ja pravas, ke kombinoj "adjektiva substantivo" en parolata lingvaĵo ege pli oftas ol "substantivo-substantivo". Sed ĉi tie "Indusa civilizacio" kaj "Induso-civilizacio" same eblas (nenio pli longas, nenio amasigas konsonantojn), estas nur demando de persona gusto - nenio kontraŭ "Induso-civilizacio" (kiu ĉiukaze ne estas ĉiutaga vorto en parolata lingvaĵo). Sed "civilizacio" (6 silaboj, sen o-finaĵo 5) signife pli longas ol "civilizo" (4 silaboj, sen o-finaĵo 3) kaj multaj aliaj artikolaj titoloj kontentiĝas je la pli konciza vorto (mi ekzemple ĵus venas de la paĝo Minoa civilizo, ne Minoa civilizacio) - tial mi ĵus ŝanĝis la titolon de "Induso-civilizacio" al "Induso-civilizo", nur unu silabon pli longa ol "Induso-kulturo" (la formon Indus-kulturo kungluanta sen neceso du "fortajn" konsonantojn "sk" mi evitus): estas lingvoj kiuj uzas la vorton kulturo, sed pli da uzas la vorton civilizo en la titolo, kaj sume la vorto civilizo ĉi tie ŝajnas al mi pli taŭga - kulturo estas malpli specifa vorto: Eĉ maniero en kiu homo ĉiutage faras ripetan ageton povas konsideriĝi "kultura" aŭ "senkultura", sed tio ankoraŭ longe ne difinas civilizon. Ĉu fine elektiĝus "Induso-civilizo" aŭ "indusa civilizo" fakte ne gravus - povas esti, ke komencantoj ĉe adjektivo "indusa" ne tuj komprenos ke temas pri ŝanĝita vorto de geografia nomo "Induso" kaj ne pri ĉiutaga adjektivo (blanka hela peza klara...), tial dubokaze eĉ "Induso-civilizo" je detalo pli klaras. Tial mi nun ne ŝanĝas pli ol forpreni du luksajn silabojn de "Induso-civilizacio" al "Induso-civilizo". ThomasPusch (diskuto) 09:35, 10 nov. 2023 (UTC)Reply

Cetere: Pluraj artikoloj atendas vikipedian kategorion pri la temo. Estas konata fakto ke kategorionomon pli pene eblas ŝanĝi ol simplan artikolon. Tial fiksado de kategorionomo probable estos eĉ pli longdaŭra decido. Sed ĉar la kategorio bezonatas, mi nun kreas ĝin je nomo "Induso-civilizo" - kvankam, kiel mi skribis supre, mi ankaŭ facile subtenus alternativan nomon "indusa civilizo". ThomasPusch (diskuto) 14:01, 10 nov. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Induso-civilizo".