Diskuto:Infikso

Latest comment: antaŭ 6 jaroj by Rdelre

En hund-et-ar-o (aro de etaj hundoj) -et- kaj -ar- estas ambaŭ sufiksoj (ne enafikso + sufikso). Do la klarigo ke -et- en hund-et-o ne estas enafikso ĉar -o estas "morfemo" ne taŭgas.

Enafiksoj en Esperanto (kiel en la ekzemplo baldegaŭ) estas lingva eraro. Se ili estas uzataj (de malmultaj esperantistoj laŭ mia kono), tiu uzo restas eraro: ankaŭ en la naciaj lingvoj kelkaj denaskaj parolantaj faras erarojn en sia lingvo!

Aliflanke, ja estas lingvoj kiuj regule permesas enafiksojn; ekzemple en la kmera de la vorto (radiko) leun (= rapida) venas la vorto l-b-eun (=rapideco). --Rdelre (diskuto) 10:33, 11 nov. 2017 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Infikso".