Diskuto:Infraruĝa radiado

Latest comment: antaŭ 1 jaro by Kani in topic Manko

Reta Vortaro ŝajne agnoskas nur la alternativon "transruĝa", dum "infraruĝa" tie ne ekzistas. Mi emus alinomi la artikolon al "transruĝa", lasante alidirektilon el "infraruĝa" kaj klarigon pri kunekzisto de la du vortoj en la enkonduka linio. Kion opinias la aliaj? Amike, --WinstonSmith 11:56, 15. Jun 2010 (UTC)

PIV skribas pri infra: Pref. montranta malsuperecon al iu limo. infraruĝo, infrasono, infraspecia taksono... Infrastrukturo... Ĉu vi ne povas alskribi infra en ReVon? Jujijo 14:11, 15. Jun 2010 (UTC)
Sed ankaŭ Plena Vortaro nur konas "transruĝa", kaj ne "infraruĝa". Tio ne estas eraro - malsuperecon oni ĉiam montris en Esperanto per la Esperanta prefikso "sub-", ne "infra-". Cetere, ĉi tie temas pri radiado kiu situas ĝuste super la frekvenco de ruĝa radiado, kio igus ankaŭ la esprimon "subruĝa radiado" iom malaprobinda: ĝuste pro tio mi pledas por elstarigo de la komunuza alternativo "transruĝa". Amike, --WinstonSmith 10:17, 16. Jun 2010 (UTC)
Mi konsentas kun WinstonSmith pri la preferindeco de "transruĝa" por ĉi tiu speco de radiado. PIV listigas multajn aferojn kiel afiksojn kiuj vere tute ne funkcias kiel afiksoj en Esperanto, sed nur kiel partoj de radikoj; se oni uzas "infraruĝa", tio estas en Esperanto aparta radiko, ne kunmetaĵo. Kaj se oni tian neoficialan novradikon povas eviti per uzo de kunmetaĵo el oficialaj lingvo-elementoj, oni preferu la kunmetaĵon, precipe se tiu kunmetaĵo estas jam delonge uzata kaj aperas en vortaroj. Marcos 10:26, 16. Jun 2010 (UTC)
Estas kontesteble, ke "infrarugh" estas rigardebla nur kiel unuradikajho en Esperanto, char: Por uzebleco de vortoj fremdaj en Esperanto Regulo 15 laumiakomprene*) ne determinas, kiel ili devas esti uzataj en la prenintaj lingvoj: Do, se "infra" estas uzata nur prefikse en la prenintaj lingvoj (ekzemple indonezie "inframerah"), ghi nepre povas esti uzata en Esperanto ankau prefikse:
"infra-rugha" (malgrau tio la Akademio kompreneble povas iam estonte oficialigi la unuradikajhon "infrarugh'"). Krome por Esperanto ne estas regulo, kiu postulas, ke chiu afikso nepre povu esti uzata ankau kiel memstara vorto: La uzebleco de "infra-rugha" do ne postulas uzeblecon de memstara radiko "infra'" en Esperanto.
*) Se chi-rilate mi miskomprenas Regulon 15, bonvole atentigu min prie.
(Andreas Kueck) --Onklo 12:18, 19. Jun 2010 (UTC)
Fakte la termino infraruĝa jam ezistas en ReVo (Vd la ligilon http://reta-vortaro.de/revo/art/infrarugx.html) .DidCORN (diskuto) 09:14, 22 jun. 2019 (UTC)Reply

Manko redakti

Nun mankas ĉapitro kiu klarigu kio fakte estas la infraruĝa radiado, kiel ĝi funkcias, fizikaj klarigoj ktp. Venu fakulo.--kani (diskuto) 00:48, 13 okt. 2022 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Infraruĝa radiado".