Diskuto:Interlingvistiko

Latest comment: antaŭ 7 jaroj by Talnat in topic Titolo de la artikolo

La tuta teksto sub 'Diskuto' estas por-Esperanta argumentado. Verŝajne ĉiuj Esperantistoj akordas ke Esperanto estus la plej bona internacia lingvo, sed Vikipedio estu Esperantlingva, ne Esperantista. Do aŭ nu reverku tiun tekston, aŭ ni forigu ĝin.


Mi rekomendas forigi tiun tekston. Ĝi ne estas enciklopedia, sed pamfleta, kaj ne kontribuas al la kompreno de la kapvorto. Miaopinie ne indas klopodi restarigi ĝian neŭtralecon. 81.216.195.130 00:09, 10. Aŭg 2009 (UTC)

Titolo de la artikolo redakti

Mi forte kontraŭas la ŝanĝon de la artikolnomo de "interlingvistiko" als "interlingvoscienco". La vorto "interlingvoscienco" aperas nur en tiu ĉi Vikipedia artikolo, sed nenie en la vortaroj kaj la literaturo. Mi tial planas peti reŝovi la artikolon al ĝia malnova nomo. -- Robert Weemeyer 20:56, 22. Nov 2010 (UTC)

Eble ni povas teni ambaŭ. Esperanto estas lingvo tia, ke la ĝusteco de kunmetaĵoj ne fontas el ilia ĉeesto en vortaroj, sed nur el ilia konsisto el ekzistantaj vortoj: "interlingvoscienco" ŝajnas esti tute komprenebla kunmetaĵo el "interlingvo-" kaj "-scienco". Aldona problemo estas, ke subtenantoj de la "sufikso" -ik- eble pledos por "interlingviko", ne "interlingvistiko". Amike, --WinstonSmith 17:30, 23. Nov 2010 (UTC)

Kompreneble "interlingvoscienco" estas komprenebla Esperanta vorto. Sed ĝi estas ege malofta, malĉefa varianto. Laŭ Vikipedio:Titoloj de artikoloj#Variantoj de vortoj, oni uzu la ĉefan varianton, kaj tio certe estas "interlingvistiko". -- Robert Weemeyer 23:08, 23. Nov 2010 (UTC)

Mi revenigis la artikolon el "interlingvoscienco" al la malnova titolo "interlingvistiko", ĉar "interlingvoscienco" estas nomo tute neuzata en la (ampleksa) literaturo de tiu fako kun ĝia longa tradicio, kaj cetere ankaŭ tute netrovebla rete (serĉu "interlingvoscienco -wikipedia -vikipedio" en Google kaj vi vidos). Eblas diskuti, ĉu oni nomu artikolon "lingvistiko" aŭ "lingvoscienco", sed la sama diskuto tute ne eblas kaze de "interlingvistiko". Se vi venus kun "interlingvoscienco" al fakulo kiel ekz. Detlev Blanke (prezidanto cetere ĝuste de la Societo por Interlingvistiko), tiu ege mirus pri tia vorto kaj certe eĉ emus mallaŭdi Vikipedion pro tio kiajn neologismojn ĝi ŝajnas emi antaŭenigi, dum fakte temas pri konvinkiĝo (ĉu prava aŭ ne, tio por tiu ĉi diskuto ne gravas) de nur kelkaj personoj, kiuj trudante tian ŝanĝon ignoras la jardekojn longan tradicion de tiu fako kaj la veran lingvouzon, kiu ĉi-kaze estas tute nekontestebla, pro la apenaŭa uziĝo de la proponata varianto ie ajn en trovebla ekstervikipedia maniero, do efektive ankaŭ nepruvebla laŭ eksteraj fontoj, kio kontraŭas unu el la fundamentaj principoj de Vikipedio. Marek "Blahma" BLAHUŠ 17:36, 29. Jan 2011 (UTC)

Lau Reta PIV vortaro mi trovis jenan difinon : INTERLINGVISTIKO : Scienco, kiu esploras la kondiĉojn lingvosciencajn, kulturajn kaj sociologiajn de komuna norma lingvo, uzebla en la internaciaj rilatoj. KIAL malsimila difino en Vikipedio ? --Alifono (diskuto) 17:06, 3 dec. 2016 (UTC)Reply

La difino donita en al artikolo estas pli ĝenerala: interlingvistiko kiel subfako de lingvistiko. Tuj post ĝi, sub la rubriko ”Specifa studobjekto” menciiĝas, ke la termino ofte estas uzata kvazaŭ sinonimo de planlingvoscienco. En enciklopedia artikolo preferindas mencii ambaŭ. La difino en Reta PIV iel kompromisas inter tiuj difinoj, kaj tio sufiĉas en vortaro.Talnat (diskuto) 02:20, 4 dec. 2016 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Interlingvistiko".