Diskuto:Internacia Festivalo

Latest comment: antaŭ 4 jaroj by RobKeetlaer

En kiu el la pluraj urboj nomataj Rotenburg la IF okazis en 1995? -- ThomasPusch (diskuto) 20:03, 2 Dec. 2012 (UTC)

La supra demando daŭre nerespondatas. Alia temo: Anonimulo el broŝuro de la 30-a IF aldonis nombrojn de partoprenantoj de ĉiuj IF-oj, tio estas bonvena plusa informo, kaj aldonis ruĝajn ligilojn al artikoloj pri unuopaj IF-oj - la lasta ago sencas tiam, kiam iu homo el la unuopaj informbroŝuroj de la evento, el retaj kaj pliaj personaj informoj kunkolektas materialojn por la pli ol 30 unuopaj artikoloj. Tiun materialon laŭ mia supozo ne sukcesos akiri ĉiu ajn vikipediisto, kaj mi ne scias ĉu estos tiuj artikoletoj - nun ĉiukaze estas nul da ili. Se la listo komplete ruĝas kaj absolute mankas ĉiuj pliaj informoj, tiam laŭ mi preferindas formeti la ruĝajn internajn ligilojn. Pri la komparebla evento IS estas tiel, ke verkiĝis manpleno da artikoloj pri unuopaj eventoj, pri ili estas bluaj ligiloj en koncerna ĝenerala listo, kaj pri la eventoj pri kiuj ne estas unuopa artikolo estas neniu interna ligilo, do nigraj literoj en la listo, ne ruĝaj, por ne krei la impreson "krii" pri kreo de ĉiuj unuopaj artikoloj, pri kiu eble neniu nun aktiva vikipediano havus ŝancon akiri necesajn fontajn materialojn. La samon mi proponas ĉi-tie: Kiu verkos tekston pri unuopa IF, dum la kreo vidos la ĝeneralan artikolon "Internacia Festivalo" kaj povos permane aldoni bluan internan ligilon; sed vikipedio ankaŭ povas kontente vivi kun nur unu centra artikolo pri la temo, sen multaj aldonaj tekstoj pri unuopaj eldonoj de la evento, do pluvivi en la nuna situacio, sen ke necesus per kria alarma ruĝa koloro atentigi pri drasta manko de tiuj unuopaj "subartikoloj". ThomasPusch (diskuto) 06:52, 19 Jul. 2014 (UTC)
La supra demando estas nun respondita (de Helmuth K. al mi). La urbo estas nun do ŝanĝita. RobKeetlaer (diskuto) 00:55, 23 jul. 2019 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Internacia Festivalo".