Diskuto:Interpretado (tradukado)

Latest comment: antaŭ 1 jaro by Sergio in topic La ambigua nomo «interpretado»

La ambigua nomo «interpretado» redakti

La artikolo entenas amuzan aserton: «Ĝi erare ricevas foje la ambiguan nomon 'buŝtradukado'.» Kial "erare"? "Buŝtradukado" estas vorto tre klara kaj nemiskomprenebla. La artikolo mem difinas "interpretado"n tiel: «Interpretado estas la parola tradukado …». Kaj la apartigilo Interpretado komenciĝas per la vortoj: «La ambigua vorto interpretado povas rilati:…». Tiel ke la artikoltitolo entenas la malambiguilon "(tradukado)".

Mi rekomendas forigi tiun misprezentan frazon, kaj renomi la artikolon per la klara kaj nemiskomprenebla termino "Buŝtradukado". Cetere, tiasenca uzo de "interpretado" estas neinternacia anglaĵo: france tiuradika vorto povas rilati al traduko skriba; germane, ruse, pole tiu vorto internacia tute ne havas signifojn rilatajn al tradukado.--Sergio (diskuto) 15:09, 30 jun. 2022 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Interpretado (tradukado)".