Diskuto:Islamo

Latest comment: antaŭ 6 jaroj by Yasmamba in topic Sikismo

Islamo redakti

proponita de Uzanto:Andy 13:00, 15 Jan. 2012 (UTC)

  • Por:
  1. # Por Por: Chabidiskkont
  2. # Por Por: Conrado 16:36, 17 Jan. 2012 (UTC)
  3. # Por Por: --Longharulo 20:12, 19 Jan. 2012 (UTC)
  4. # Por Por: --Montopinto 11:24, 23 Jan. 2012 (UTC)
  5. # Por Por: --RG72 16:06, 27 Jan. 2012 (UTC)
  • Kontraŭ:
  • Detenas:
  • Komentoj:


Ĉu Babismo, Bahaismo, Druzoj, Sikismo vere estas islamidaj religioj?

Jes. Almenaŭ kiel Islamo estas kristanismido kaj kristanismo estas judismido. El memoro, babismo ekis el ŝijaismo, mi pensas. Bahaismo el babismo. Druzoj el ŝijaismo ankaŭ (kun multaj aliaj influoj), mi pensas. Sikismo estas mikso de islamo kaj hinduismo. La artikoloj devus klarigi tion, se ili estus kompletaj. -- :) 00:18, 2. Dec 2003 (UTC)

Mi faris REDIRECT, ĉar normale musulmanoj ne pensas en Islamo sed normale en Islam.Multkolorbirdo 16:27, 4. Dec 2003 (UTC)

Mi faris klasifikon de Islamo en la germana Vikipedio. Vidu klasifikon ("Richtungen"), mi pensas ĝin pli bone ol ĉi tie. Multkolorbirdo 20:38, 4. Dec 2003 (UTC) de:Islam Vidu ankaŭ ligilojn (mem germane oni povus kompreni ion) kaj de:Imam.Multkolorbirdo 20:59, 4. Dec 2003 (UTC)


Laŭ mia kompreno, kelkaj piuloj kaj fondintoj de fratumaroj (ĉu sufioj?) havas specialajn tombomonumentojn, kiuj estas pilgrimejoj. Islamanoj alpilgrimas kaj preĝas tie. Mi legis pri ekzemplo en Libano: Sanktejo de fenica Tammuz iĝis sanktejo de ortodokskristana sanktulo kaj poste de islama sanktulo. Lokaj islamaninoj vizitis por peti idojn. Mi supozas, ke multaj islamanoj skandalas pri tia multdiismemo, same kiel katolika eklezio malaprobas Santerion. Sed, se ĝi estas certa, mi pensas tion enciklopediinda, se neŭtrale priskribinda. Multkolorbirdo ŝajnas kleri pri islamo, eble bonvolos klarigi aŭ eĉ verki artikolon. --:) 01:19, 5. Feb 2004 (UTC)


Forigitaĵoj redakti

Multkolorbirdo forigis tion ĉi:

Malpermesitaj al islamanoj: porko kaj manĝaĵo ne-halal, drinkaĵoj, uzuro (tial aperas islamaj bankoj) kaj, por sunaanoj, arto realisma de�
vivaĵoj aŭ de Dio. En iuj landoj, la vizaĝo de virino devas esti
vualita. Tio devenas ne de la Korano, sed de bizancia praktiko.�
Islamaj viroj estas cirkumciditaj. Kelkaj afrikaj islamaj socioj tondas klitoron de adoleskantinoj laŭ tradicioj aldonitaj al islamo.
Martireco: se oni mortas pro sia islama fido, oni iros rekte al
paradizo
Malsimile al kristanismo, islamo ne havas altan racian teologion. La ĉefa peno por edzigi islamon kun racia filozofio estis falsafismo.

Kelkaj estas ankaŭ en islama reĝo (!?), sed almenaŭ ceteraj estas menciindaj ĉi tie. --:) 01:19, 5. Feb 2004 (UTC)

La paĝo "Islamo" estis plena de multaj frazoj ofendantaj multajn islamajn kredantulojn. Paĝo ŝajnas esti kolektaĵo de informoj, kiel okcindentuloj scias de islamo, sed ne de informoj, kiel estas esencaj. Facile tioj informoj ŝajnas kiel argumentoj de okcindentuloj kontraŭ Islamo. Pro tio mi preferas ne mencii tiojn informojn. Mi plezure skribus longan artikulon, sed mia Esperanto ne sufiĉas. Legante vikipediajn artikulojn pri Islamo, angla kaj franca artikuloj estas pridisputataj, sed germana artikulo ne estas pridisputata. Multaj personoj (ankaŭ mi) laboris severe por skribi la germanan artikulon forme neŭtrala. Kelkfoje vera informacio povus esti ofendanta, ekzemple se oni skribas: komunio estas katolikisma ritualo en tio krendantuloj manĝis veran korpon de Jesuo kaj trinki veran sangon de Jesuo. Tio estas vera sed tamen ofendanta! Multkolorbirdo 10:32, 5. Feb 2004 (UTC)


Islam-English Wikipedia redakti

Here is the link to Islam article in English wikipedia: http://en.wikipedia.org/wiki/Islam

It might be helpful here. --128.32.38.82 06:17, 26 April 2007 (UTC)

Alaho? redakti

Mi ŝanĝos ĉiun mencion de "Alaho" al Dio. Oni uzu esperanton en esperanta vikipedio.Komponisto 11:11, 27. Feb 2008 (UTC)

Mahomedo la lasta? redakti

En la citaĵo «Ne estas alia Dio ol Alaho[1] kaj Mahomedo estas la lasta messaĝisto de Alaho», de kie venis la vorto "lasta"?? Mi neniam vidis tion en anglalingva versio de la Ŝahado. Kompreneble, tiel islamanoj norme kaj kutime interpretas kaj aplikas la frazon (ekzemple, tio estas unu el la ĉefaj bazoj de la islama kondamnado de Bahaa kredo), sed mi tre dubas ĉu tio estas prava traduko. --Haruo 20:07, 3 Feb. 2012 (UTC)

Versajne pli bona estas la versio en la artikolo pri la Flago de Sauda Arabio. Mi do korektos la tekston tie ĉi, kaj petas ke oni faru same al la koncizigo en la Ĉefpaĝo (artikolo de la semajno) se restas tempo. --Haruo 20:13, 3 Feb. 2012 (UTC)
La lasta el kiom messaĝistoj de Alaho ? Ĉiuĵŭd Astroscienco 16:55, 5 Feb. 2012 (UTC)
Saluton, Haruo. Mi ĵus korektis tion laŭ la artikolo. Ĉu tio nun estas ĝusta? Se ne, bonvolu skribi kio estas korektenda. --Tlustulimu 17:29, 5 Feb. 2012 (UTC)
Dankon Kara. Ĉiuĵŭd Astroscienco 17:30, 5 Feb. 2012 (UTC)
Por vidi la ŝanĝon, alklaku tie. Ĉiuĵŭd Astroscienco 17:32, 5 Feb. 2012 (UTC)

«La submetiĝo al Dio pere de unudiismo, obeo kaj forlaso de la idoladoro». Pli klare estus, mi pensas, se oni metus komon malantaŭ "obeo". Mi proponas : «La submetiĝo al Dio pere de unudiismo, obeo, kaj forlaso de la idoladoro». --Forstbirdo 15:58, 4 Feb. 2012 (UTC)

Referencoj redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke kelkaj referencoj en la malsupra griza kesto estas fuŝaj, parte pro malĝusta uzado de iu ŝablono, parte pro neekzisto de ŝablonoj. Kiu emas korekti tion? Bonvolu meti ĉi tien liston de ne ekzistantaj ŝablonoj. Eble ni jam havas iujn ekvivalentojn kun alia nomo. Amike --Tlustulimu (diskuto) 18:56, 17 Apr. 2012 (UTC)

Tiu ĉi estas elstara artikolo, kaj do devas esti tre bonkvalita. Iu bonvolu ĝustigi la eraron.--Frglz (diskuto) 14:49, 29 Nov. 2012 (UTC)

"Plej" aŭ "pli" redakti

"la «plej granda ĝihado».[206], kiu apartenas al spirita mem-perfekteco, kaj la «plej malgranda ĝihado»[207], difinata kiel militado[208]."

Bv. senkulpigi, mi estas nur komencanto de Esperanto. Sed mi opinias, ke mi trovis eraron: ĉi tie oni devus diri "pli" anstataŭ "plej" ĉar tioj estas komparativoj, ne superlativoj. Aŭ ne ? Mi ĉiam legis (germane) "der grössere/kleinere Dschihad" kaj ne "der grösste/kleinste Dschihad" (angle tiu estus "the bigger/smaller jihad" kaj ne "the biggest/smallest jihad". Bedaŭrinde, aliajn lingvojn, kiuj havas tiun malsamon, mi ne konas). —La komenton aldonis, sen subskribo, 188.61.67.181 (diskuto • kontribuoj)

Sikismo redakti

Sikismo ne estas islamida religio. Malkiel Bahaismo, Babismo, kaj la Druzoj, Sikismo ne pretendas islaman devenon, kaj sia fondinto neniam eĉ estis islamano. Ĉar tio jam estis diskuteto ĉi tie, mi ne volis forigi ĝin de la listo sen la ŝanco por ebla diskuto, sed ĝi certe foriĝu. Yasmamba (diskuto) 20:02, 12 mar. 2018 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Islamo".