En la esperantlingva vikipedio ekestis artikoloj Jasoj (de 2007) kaj Jazigoj (de 2008) pri la sama temo, kun malsamaj informoj. Necesus unuigi ambaŭ tekstojn al unu, sen ke esencaj informoj perdiĝus. La dua artikolo estas signife pli ampleksa, sed havas lingvajn kaj redaktajn mankojn (ke la ruĝa ligilo Bizanto celas la temon Bizanca imperio facile diveneblas, sed estas dekoj da similaj malperfektaĵoj). Krome ne klaras kial la etno, kiu loke, hungare, nomatas jász (prononco jas), ne simple nomiĝu Jasoj, sed Jazigoj ... Kial la "z"? Pro kio la silabo "ig"? Se estas dokumenta fonto favore al la ne-tuj-komprenebla nomigo, necesus nomi ĝin. Alikaze la titolo Jasoj por la kunigota artikolo preferindas. ThomasPusch (diskuto) 16:47, 19 Mar. 2016 (UTC)

Kutima ĥaoso: la interligilo ĝuste estus ekz. de:Jazygen.Narvalo (diskuto) 10:40, 20 Mar. 2016 (UTC)

___

Mi trovis la jenajn:

do estas iomete aliaj nocioj en Hungario. (Tial mi redaktis ankaŭ jazigojn.)

En la hungara mi legis: "La jazigoj unuiĝis kun la alanoj, la jasoj devenis de alanoj. La mezepoka latina nomo de Jas-lando estas Jazygia. Do la latina ne diferencas. [1] Vidu: "Jazigok" en hungara Vp.

Alanoj: A 380-as évektől kezdve Saphrax, majd Sarus vezetésével alánok telepedtek meg Pannóniában. (=Ekde la 380-aj jaroj alanoj gvidataj de Saphrax, poste Sarus translokiĝis en Panonio). Tiu tute ne estas la sama teritorio Jas-lando. Do, inter la 2 landpartoj estas 100 km.

Eble povas diri, ke la jazigoj alvenis en la nunan Hungarion antaŭ alveno de Hungario. Poste la jazigoj ĉi tie perdiĝis. La jasoj alvenis post jarcentoj dum regado de hungaraj reĝoj. La identeco de jazigoj kaj jasoj eblas, sed ne certas.

Pri la jász: La hungara lingvo estas ne indoeŭropa, ĝis la fondo de la reĝlando ni ne uzis la latinan alfabeton. Skribi latine kaŭzis signifajn problemojn, la ortografio ofte ŝanĝiĝis. Jász estas singularo, jászok estas pluralo. Litero z estas pro la latina, la parolo estis hungara, sed la dokumentoj estis latinaj. La lingvistoj scias eble pli, ol mi. Ĉi tie la problemo estas granda.--Crosstor (diskuto) 07:40, 20 Mar. 2016 (UTC)

Dankon pro la notoj. redakti

Bone, tiam mi faras unuan paŝon en direkto al klarigo de la konfuzo, kaj laŭ la indiko de Narvalo ligas la e-lingvan artikolon "jazigoj" al la hungara teksto "jazigok", kaj la artikolon "jasoj" al "jászok". Tiam oni almenaŭ jam ne plu miras, kial hungara "s" (do skribe sz) en Esperanto nepre estus "z", kaj "pro kio la silabo -ig-". Sed tio estas nur unu el multaj necesaj paŝoj direkte al klarigo pri la du etnoj, por estonte pli bone evizi konfuzojn. Bonŝancon por tio! ThomasPusch (diskuto) 01:11, 21 Mar. 2016 (UTC)

Reiri al la paĝo "Jazigoj".