Min surprizas la malvera prezento de la kapvorta termino (kaj la termino mem):

«Kameraado (aŭ iufoje kinematografio ...»

Normale la temon de la artikolo oni nomas "kinematografio" aŭ "kino" (la vorto oficiala) aŭ "kinarto"; la vorton "kameraado" mi neniam renkontis.

Se entute uzinda, ĝi devus havi pli specialan signifon: la laboro de kameraisto.

Mi opinias, ke necesas redoni al la artikolo ĝian originalan titolon "kinematografio" -- aŭ, pli bone, ŝanĝi ĝin al la oficiala kaj reale komunlingva vorto "kino".

Sergio (diskuto) 03:01, 7 Jul. 2012 (UTC)Sergio

Mi ne estas administranto, sed oni ne povis atendi pli longe apliki la demandon esprimitan de post du jaroj. Do mi translokigis la enhavon de la artikolo Kameraado al la artikolo Kino, kiel rekomendite. --- DidCORN la 5-a de junio 2014, 11:45 (UTC)
Reiri al la paĝo "Kameraado".