Diskuto:Komisiono Barroso 1

Markos Kyprianou ne plu respondecas pri sano ekde marto 2008, anstataŭe estas Androulla Vassiliou. Sed nun mi ne plu havas tempon por redakti... --Lu 08:47, 8. Dec 2009 (UTC)

Ankaŭ la brita ano ŝanĝiĝis, se mi bone memoras, al Catherine Ashton. Moldur 12:42, 8. Dec 2009 (UTC)
Tiu ĉi estas bona okazo ankaŭ por decidi, kiel nomiĝu la paĝo pri la nova komisiono. Ĉu estu "Komisiono Barroso 2", aŭ ĉu ni apartigu la artikolojn kiel "Komisiono Barroso (2004-2009)" kaj "Komisiono Barroso (2009-2014)"? --WinstonSmith 15:22, 8. Dec 2009 (UTC)
Germana VP: de:Kommission Barroso II. Ĉe aliaj mi ne scias.--Lu 21:08, 8. Dec 2009 (UTC)
La nederlanda vikipedio sekvis post kelkaj horoj, per romia numerado (II). Jes, ni distingu. Ĉu per numeroj (ne romiaj!) aŭ per jaroj estas por mi preskaŭ indiferente; la jaroj estas pli klaraj, sed ne eblas antaŭe scii la finan jaron. Do eble "Komisiono Barroso (2009–)". La streko ne estu la mallonga ligo-streko, sed la pli longa "ĝis"-streko. – Umbert' 21:24, 8. Dec 2009 (UTC)
Eble bona ideo meti la jarojn, laŭ la aktuala plano, do (2009-2014). Se la planoj ŝanĝiĝas, eblas renomi kaj pludirekti. (2009–) al miaj okuloj aspektas nebele. --Lu 07:21, 9. Dec 2009 (UTC)
Entute okazis sep ŝanĝoj, laŭ la germana kaj brita VP-oj; en nia versio enestas du el ili. --Lu 07:21, 9. Dec 2009 (UTC)
Reiri al la paĝo "Komisiono Barroso 1".