Ĉu USENET aŭ UZRETO? "Uzreto" ŝajnas pli logika, ĉar estaj reto de uzantoj.

"Usenet" laŭ mi, ĉar tio estas la vera nomo (la plej konata) de la NNTP reto. --Nicolas STAMPF

Ĉu disendo-listo aŭ dissendolisto? mi ofte hezitas. --Zav'

""dissendo(-)listo" kun du "s". Kun aŭ sen "-" eblas, sed sen "-" troviĝas 3030 da paĝoj ĉe Google, kontraŭ 184 kun. --Nicolas STAMPF

Chuck, ni memoru ke tiuj protokoloj, ktp, kiujn vi movis al nova paĝo "interreto" apartenas ne nur al la interreto; oni povas uzi ilin en aliaj komputilaj retoj, kaj eĉ aferoj kiel HTML ne bezonas reton por uzi. Do mi opinias ke ili estu ankoraŭ atingeblaj per alia titolo ol "interreto". --Jacob SCHWARTZ

Kial oni uzis "Ĝavo" kaj "Java"? Laŭ mi "Ĝavo" aŭ "Ĝavo (ang. Java)" estas sufiĉe. -- Dryobates

-- Aŭ "Javo", ĉar la lingvo nomiĝas same kiel la insulo ankaŭ en la angla. Mi memoras akran batalon pri tio iam en soc.culture.esperanto. Cetere, kelkaj aliaj nomoj estas facile esperantigeblaj kaj ofte laŭ mia sperto esperantigataj: Haskelo, Perlo, Pitono, ktp. Mi pensas, ke "programlingvo" estas pli bona ol "komputillingvo", kaj oni rekomendas parentezon en titoloj, do estu "Perlo (programlingvo)" kaj simile.


Kio pri informatiko? ĉu informatiko aŭ informadiko? kio malsamas? 160.53.250.102

Kie devas esti informojn pri komputilaj kaj programellaborantaj firmaoj? redakti

Ĉu tia informoj devas loki en tiu ĉi divido de Vikipedio au ekzistas pli konvenan subdividon? --Profunda Revo

Ho, mi memstare trovis solvon: Firmaoj pri komputila programaro --Profunda Revo

La artikolo Komputiko jam entenas rubrikon "Entrprenistoj", tio taŭgas ! Sufiĉus iomm ŝanĝi la titolon de la rubriko, kaj ĉiuj firmaoj kaj famaj entreprenistoj pri komputiko povus ligiti ene. (Eliott)

Titolo de la artikolo redakti

Mi proponas uzi aŭ "komputado" aŭ "komputoscienco" kiel titolon de la artikolo. "Komputado" estas en la ekstervikipedia Interreto la plej kutima vorto el la tri vortoj "komputiko", "komputado" kaj "komputoscienco". La Komputada Leksikono rekomendas la esprimon "komputoscienco" anstataŭ "komputiko"; por "komputado" ĝi donas pli ĝeneralan difinon ("la ago komputi; apliko de komputiloj, la komputa metio, arto, scienco estkiel socia fenomeno"), sed laŭ mi ne indas havi apartajn artikolojn pri komputado kaj komputoscienco, do ankaŭ la tre kutima esprimo "komputado" povus esti la titolo de ĉi tiu artikolo (kiu tiam kompreneble enhavu ioman klarigon pri la ebla signifodiferenco inter "komputado" kaj "komputoscienco"). Kion opinias la aliaj pri ĉi tio? Marcos 18:34, 25. Jul 2009 (UTC)

Mi nun ŝanĝis la titolon al komputado kaj iom redaktis la enkonukon laŭe. Ĉu en ordo ĉi tiel? Marcos 09:40, 9. Aŭg 2009 (UTC)
jen rezultoj laŭ guglo
  • komputiko - 75700 reeĥoj
  • komputado - 97800 reeĥoj
  • komputoscienco - 358 reeĥoj. Do, laŭ mi komputoscienco estas maltrafa, tamen uzebla; sed certa gajno de komputado antax komputiko ne estas. Mi uzas ambaŭ vortojn kaj la trian preskaŭ ne. Mi opinias, ke bezonatas plejaj esploroj.--P.Fiŝo 04:58, 10. Aŭg 2009 (UTC)
Tamen "komputoscienco" estas rekomendata de la Komputada Leksikono, kiu estas la plej grava terminara verko por tiu fako. Aldone "komputoscienco" malsame al "komputiko" estas kunmetitaj el oficialaj elementoj, dum "komputiko" uzas la ne-oficialan sufikson IK (kiu estas tre malofte uzata por Esperanta vortfarado; ja plej ofte ŝajna sufikso IK estas parto de la radiko, kiel en "gramatiko" aŭ "teĥniko").
Ĉiuokaze, "komputado" estas la plej ofta esprimo el la tri, kaj devus esti akceptebla por ĉiuj, ĉu ne? Marcos 21:09, 10. Aŭg 2009 (UTC)
Mi estas por komputado--P.Fiŝo 05:47, 13. Aŭg 2009 (UTC)
Mi forte kontraŭas al titolon komputado - tiu vorto tute ne taŭgas, ĉar ĝi signifas la agon de komputi, ne la sciencon.
Taŭgaj titoloj estas informatiko aŭ eble komputoscienco.
La supre menciitaj altfrekvencaj reeĥoj de komputado ne signifas, ke multaj personaj nomas la informatikon "komputado", sed ke plimultaj personaj parolas pri la agoj de komputiloj ol pri la scienco.
Mi estas informatikisto ekde 36 jaroj, mi petas vin ne uzu la strangan kreaĵon informadiko!
Informatiko estas artefarita vorto el INFORMo kaj mateMATIKO, ne mateMADIKO. Kaj mi ne estas dika ;-)
Vidu ankaŭ: germana Informatik, franca informatique, itala informatica, norvega informatikk, rusa информатика, pola informatyka, litova, ĉeĥa, ... eŭska informatika. Mi ne vidas neniun kialon de nomi informatikon alie ol informatiko. --Algoviano 18:19, 31. Jan 2011 (UTC)
Mi konsentas kun Algoviano. Malgraŭ, ke la "-ik" afikso ne estas oficiala, ĝi estas ofte uzata, laŭ signifo "teĥniko pri". Informadiko signifas do teĥniko pri informado, sed laŭ la sama logiko oni devu skribi komputadiko anstataŭ komputiko, aŭ komputado --DidCORN la 5-a de julio 2012 16:36 (UTC)
Fakte Komputado kaj Informadiko ne estas sinonomoj, la pruvo estas, ke en la angla ekzistas du malsamaj artikoloj unu pri Computing (Komputado) kaj unu alia pri Informatics (Informadiko). Do necesas verki apartan artikolon pri Informadiko, ansatataŭ redirekti tiun ĉi terminon al "komputado". Kiu esperanta fakulo bonvolos redakti ĝin?--DidCORN la 20-a de junio 2014 16:36 (UTC)
Reiri al la paĝo "Komputado".