Diskuto:Konstanteno la Granda

Latest comment: antaŭ 4 jaroj by Osteologia in topic Pri Konstantino / Konstanteno

Pri Konstantino / Konstanteno redakti

Laŭ PIV2, Konstantino estas alĝeria urbo, kvankam Konstanteno estas vira nomo, i.a. de la Romia imperiestro (Konstanteno 1a, kromnomita «la Granda»). Do ni jam havas normigitan ortografion. Mi ankaŭ serĉis la reton per Google, kie mi trovis 19 paĝojn, kiuj enhavas la vortojn konstantino imperiestro, kaj 30 paĝojn, kiuj enhavas la vortojn konstanteno imperiestro. Pro ĉi tio, mi demandas kial la aŭtoroj de ĉi tiu artikolo elektis uzi la ortografion Konstantino anstataŭ Konstanteno. Nizo, 2005-03-03 01:54 UTC.

Laŭ la Tekstaro de Esperanto,

  • La formo “Konstanteno” estas uzita
    • En La Ondo de Esperanto, en traduko de la romano Ivaĉjo de Anton Ĉeĥov: “Ivaĉjo […] vive imagis sian avon Konstantenon”
    • En La Ondo de Esperanto, en la artikoloj de Sergio Pokrovskij:
      • En artikolo “Slavonaj skriboj”: “Veninte Reĝurbon, Konstanteno komencis studojn ĉe la profesoroj.”
      • En artikolo “Pilgrimo en la Sanktan Landon” verkita de Daniero kaj Sergio Pokrovskij: “La imponan kaj belan konstruaĵon de la epoko de Konstanteno la Granda ĝisfunde detruigis […] al-Hakim de Egiptio.”
    • En la artikoloj de Reinhard Fössmeier:
      • En la artikolo “Jubilea AIS-konferenco kaj Libera Eŭropia Universitato”: “SUS 25 estos inaŭgurita lunde matene (2 sep 2002) en la Klerigteknika Instituto (Universitato de Filozofo Konstanteno) en Nitra”.
      • En la artikolo “Du konferencoj en Slovakio: Jubilea studadsesio de AIS”: “Gastigis ĝin la Universitato de la Filozofo Konstanteno”
    • En la artikolo “Moderna vivo: Japanio” verkita de Isikawa Takasi en Monato: “ En ĉi tiu jaro Tiberius 2a Konstanteno iĝis bizanca imperiestro.”
    • En la artikolo “Spirita vivo: Katolikismo” verkita de Bardhyl Selimi: “La iliridevena Konstanteno la Granda estis la unua romia imperiestro, kiu komprenis la gravecon de ununura eklezio kaj toleris la kristanojn.”
    • En la artikolo “Moderna vivo: Slovakio: Astronomia horloĝo” verkita de Julius Hauser en Monato: “aperigas la figurojn de sanktuloj […]: la misiistoj kaj fratoj Konstanteno kaj Metodio”
    • En la recenzo de Carlo Minnaja pri la libro Konciza historio de kristanismo de Gerrit Berveling: “Pro principo Gerrit Berveling uzas la nomon ‘Konstantino’ anstataŭ la pli uzatan ‘Konstanteno’”
    • En la Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, nur ĉi tiu formo troveblas: Konstanten/o. (La formo -i- estas urbo en Alĝerio.)
  • La formo “Konstanino” estas uzita
    • En la ĉi-supra recenzo.
    • En Internacia Krestomatio de Kabe: “Mario sendis al mi telegramon; Konstantino leteron”
    • En Kastelo de Prelongo de Valienne: “Kiam oni kaptis Konstantinon”
    • En la artikolo “Makedonio: Monaĥejo “Sankta Naumo” de Bardhyl SELIMI: “La ikonostazon ellaboris kaj ornamis Konstantino el Korĉo en la jaro 1711” (la sama aŭtoro uzas la formon “Konstaneno” en aliaj artikoloj)
    • En la artikolo “Misiista monero emisiita“ verkita de Julius Hauser en Monato “En julio la nacia banko de Slovakio produktis milionon da moneroj, kiuj montras unuflanke la eŭropan kontinenton kaj aliflanke la misiistojn Konstantino kaj Metodo” (la sama aŭtoro uzas la formon “Konstaneno” en aliaj artikoloj)

Tial, konstateblas ke

  • La formo “Konstanteno” estas pli vaste uzata. (Bv la agnoskon de Carlo Minnaja ke la e-formo estas pli ofte uzata.)
  • La formo “Konstantino” estis kelkfoje uzata frutempe (de Kabe kaj en la unua Esperanta romano) sed ne ofte nuntempe.

Ankaŭ, oni povas rezoni analoge.

  • La formo Aŭgusteno (por Augustinus) estas Zamenhofa: NPIV Aŭgusten/o.
  • La kialo de Zamenhof estas klara: la formo -in- ŝajnigas la nomon ina, sed fakte la nomo estas vira.

Tial, mi samopinias, kun Nizo, ke Vikipedio preferu la pli vaste uzatan, pli modernan, kaj pli Zamenhofan formon Konstanteno. Osteologia (diskuto) 11:37, 5 mar. 2020 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Konstanteno la Granda".