Diskuto:Kontakto.info

Ĉu la estinginto el Germanio bonvolus prezenti sin kaj klarigi pri la kialoj de lia interveno?!

Krome bonvolu ekspliki kial vi taksis la informojn reklamaj kaj kial vi diras ke la retejo ne funkcias?

Stefano Keller http://www.kontakto.info


Ne mi ŝanĝis la entenon de la artikolo al ĝia nuna frazo "Reklamo por nefunkcianta retejo estingita." , sed mi konsentas ke temis pri pli reklama ol enciklopedia artikolo, kaj ke nek hodiaŭ nek la 7-an de septembro iu paĝo aperas per la menciita URL : la paĝoj ja ne funkcias nun. Ili videblis la 1-an de septembro, kaj mi taksas ilin ne tre interesaj kulture nek ĝenerale, nek por la esperanto-kulturo. -- Arno Lagrange 07:51, 15. Sep 2003 (UTC)


Mi korektu : la paĝoj ne estas videblaj per Mozilo (mi ricevas nur blankan paĝon). Ili jes estas videblaj per Internet Explorer. Arno Lagrange 08:46, 15. Sep 2003 (UTC)
Estimata Stefano, anstataŭ protesti ke nekonato (ne ensalutinto) forviŝis la artikolon, simple restarigu ĝin. Bonvolu mem krei veran konton kaj enskribi vin inter la vikipediistoj kaj kunredakti diversajn artikolojn (ne nur reklamon por via propra TTT-ejo). -- Arno Lagrange 05:01, 16. Sep 2003 (UTC)

Eble estus bone, Stefano, se vi klare dirus kaj tie ĉi kaj en via retejo ke Kontakto.info havas neniun rilaton al Kontakto, revuo de UEA kaj TEJO kiu jam de kvardek jaroj eldoniĝas. Iuj homoj povus pensi ke la du estas ligitaj, kaj tiu ebleco iom ĉagrenas. Kriĉjo 13:57, 16. Sep 2003 (UTC)

p.s. Ankaŭ indas verki la paĝaron per valida XHTML tiel ke ĉiuj kroziloj povu vidi ĝin. Pli kaj pli da Esperantistoj interretemaj uzas Mozilon.


Pardonu la erarojn de nesperta, onta vikipediisto... Baldaŭ mi faros la necesajn korektojn kaj aldonojn. Stefano

Reiri al la paĝo "Kontakto.info".