Diskuto:Kronvirusoj

(Alidirektita el Diskuto:Kronviruso)
Latest comment: antaŭ 3 jaroj by Alifono in topic averto

La gramatikisto Bertilo Wennergren dum fejsbuka diskuto proponis koronoviruso kaj forte kontraŭis kronaviruso. Ĉu ni ŝanĝu la nomon? RG72 (diskuto) 07:58, 3 feb. 2020 (UTC)Reply

Estas nekredeble, ke oni ankoraŭ ne trovis interkonsenton pri la nomo. Mi verkis la artikolon kun proponita alternativa nomo "korona viruso", kiun oni poste forigis. La formo koronaviruso estas mizera imitado de la latina originala, ŝajnigante la (falsan) radikon korona-. Oni same forigis la formon koronaria, dum ĉinaj esperantistoj uzas tiun formon.Narvalo (diskuto) 11:46, 3 feb. 2020 (UTC)Reply
Mi proponas al vi partopreni la diskuton, kiun mi lanĉis ĉi tie. RG72 (diskuto) 12:05, 4 feb. 2020 (UTC)Reply

Venis propono de la Akademio (http://akademio.info/akademio/index.php?title=Respondoj_de_la_Konsultejo#Esperantigo_de_la_angla_.22coronavirus.22). Ni sekvu tiun proponon. Golfestro (diskuto) 07:40, 10 feb. 2020 (UTC)Reply

Bonege. Do la problemo definitive solvita. RG72 (diskuto) 07:45, 10 feb. 2020 (UTC)Reply

La Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto rekomendis koronvirusokronviruso, sed ne volis decidi inter tiuj du ebloj. Intertempe du neformalaj opinisondadoj inter kompetentuloj montris grandan plimulton por kronviruso. Lingvano (diskuto) 20:05, 11 feb. 2020 (UTC)Reply


Diskuto pri la titolo https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Alinomendaj_artikoloj#Koronaviruso_==%3E_Koronoviruso_=%3E_Koronviruso


Ĉu Koron-Viruso aŭ Kron-Viruso? Aktuale oni vidas por la nomo de la nova viruso du variantojn en Esperantujo, nome „koron-viruso“ (jam pli longe) kaj „kron-viruso“ (lastatempe).

Argumentoj por „koron“: Ĉefa argumento por „koron“ estas la 15a regulo de la fundamenta gramatiko, pro la fakto, ke en la plej multaj lingvoj de la mondo uzatas la radiko „koron“. Do oni laŭ ties internacieco tranprenu tiun radikon al Esperanto. Alia argumento troveblas en la fakto, ke la viruso en elektronika mikroskopo aspektas kiel la korono de la suno (la greka vorto „corna“ havas la singnifon kaj de „korono“ kaj de „krono“…

Argumentoj kontraŭ „koron“ estas iu laŭdira diskuto en la akademio kun esprimo favore al „kron“, tamen mi ĝis nun ne vidis ties oficalan rekomendon …

Argumento por „kron“: La greka radiko „coron“ signifas en Esperanta-traduko „kron“ – la nomo laŭdire estis donita al ĝi pro la pintoj de la viruso, kiuj similigas ĝin en elektronika mikroskopo al „krono“.

Argumentoj kontraŭ „kron“: La internacieco de la radiko „koron“ estus forta argumento kontraŭ tio, ke unike Esperanto utiligu komplete alian signifon. Krome la etimologio de la greka radiko „coron“, kiu ja ne vere baziĝas sur pruvitaj fontoj, eĉ se efektive ĝia nomigisto intencis la koncepton de „kron“-simila aspekto, estas sen ajna graveco por la radiko, ĉar ja la viruso en nenia maniero rilatas al krono, tia metaforo nur por malgranda kvanto da fakuloj povas havi ian signifon. Cetere la supra aserto ke "corona" en la greka havas signifon de "kron" fakte estas eraro: Nur en la nova greka "koron" signifas "kronon", la malnovgreka vorto por krono estas "estefanos". La malnovgreka vorto "κορώνη" havas nur la signfion de suno. Do simple la argumentado de klekaj esperantistaj kleruloj por „kronviruso“ estas falsa – baziĝante sur falsa amiko!] Por la ĝenerala publiko tiu nomo estas komplete arbitra kaj en kazo de tia arbitreco, memkompreneble gravas nur la argumento de internacieco. Zamenhof ja forte rekomendis la uzadon de internaciaj vortoj kaj radikoj.

Tre interese: La pranepino de Zamenhof en la intervjuo kun Katalin Kovats tuj spontanee uzis la radikon „koron“, same Amri Wandel, estrarano de UEA parolas en la komitata listo pri „koronozo“ (nomo de la malsano) do ankaŭ li uzas la radikon „koron“. Tiun liston de gravuloj de la movado, kiuj utiligis la radikon „koron“, mi povas libere longigi.

Konklude: Nuntempe certe ambaŭ radikoj uzatas. La etimologio „kron“ nur de fakuloj estas sekvebla, ĝi entute ne havas rilaton kun la vera signifo de la vorto, sed estas historia metaforo. Persone mi forte rekomendas utiligi la internacian radikon „koron“ evitante ne-necesan malinternaciecon de Esperanto. – Kiel dirite, tio estas mia pure privata opinio sen ajna oficiala efiko.

Kun amikaj salutoj DidiWeidmann (diskuto) 14:39, 30 mar. 2020 (UTC)Reply


Karaj mi reprenas ankoraŭ la diskuton: La Akadmeio prenis rekomendon por du formoj "koronviruso" kaj "kronviruso". ((http://akademio.info/akademio/index.php?title=Respondoj_de_la_Konsultejo#Esperantigo_de_la_angla_.22coronavirus.22)) Do fakte decidis nur, ke la aliaj formoj kiel "koronaria viruso" ktp. maluzendas. Konstatante la tre fortajn argumentojn por la radiko "koron", mi proponas modifi la titolon de la artikolo al "koronviruso". Amike Didi DidiWeidmann (diskuto) 12:26, 11 apr. 2020 (UTC)Reply

Vi jam esprimis vian privatan opinion la 30-an de marto. Persona prefero ne estas taŭga kialo por ŝanĝi titolon; vi povas proponi voĉdonon pri tio. --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 16:45, 11 apr. 2020 (UTC)Reply

averto redakti

Kial oni repuŝis la aldonitan averton? Dankon pro doni kialon.--Alifono (diskuto) 17:05, 12 apr. 2020 (UTC)Reply

Eble Surfo respondos detale al vi. Sed laŭ mi, unue la enkonduko ne estas taŭga loko por tio, due ĉu temas pri koronvirusoj ĝenerale aŭ pri la KOVIM-19-viruso, trie mankas fontoj. Golfestro (diskuto) 18:40, 12 apr. 2020 (UTC)Reply

Alifono, la plej grava difekto en la frazo, kiun mi forigis, estis tio ke mankis fonto. Tiaj konsiloj pri sano devas havi fidindan fonton. Cirkulas plej diversaj ĉarlatanaj konsiloj en la reto, eĉ en la Vikipedioj.

Aldone, eĉ per normala prudento oni povas konstati, ke la konsilo estas dubinda. Ĉasado estas vaste permesita, tamen ofte reguligita, en multaj landoj, ankaŭ por akiri nutraĵon. Manĝi ĉasaĵon ne estas la plej probabla vojo de infektiĝo, precipe kiam temas pri malsano de la spirvojoj, kiel ĉe la nuna kronviruso. Manipulado, tuŝado, eĉ enspirado de la aero ĉirkaŭ vivantaj bestoj estas verŝajne pli gravaj mekanismoj ol manĝado de kuiraĵoj. Oni ne scias tute certe, kiuvoje la homaron atingis la nuna malsano, sed verŝajne ĝin peris bazaroj kun vivantaj bestoj en kaĝoj.

Kaj vi menciis nur sovaĝajn bestojn. Estas famaj ekzemploj pri transigo de virusoj aŭ bakterioj de hejmigitaj bestoj (porkoj, kokoj ka.) al homoj.

Pro tiaj kialoj mi opiniis vian "ĝeneralan regulon" ege suspektinda. La vorto "ĝenerala" igis ĝin eĉ pli suspektinda.

Estas ja bone kaj dankinde averti pri danĝeroj de kontaĝoj. Sed nepre citu fidindan fonton, ekzemple la Mondan Organizaĵon pri Sano. Ankaŭ tio, kion mi skribis ĉi supre pri manieroj de infektiĝo estas certe nur privataj pensoj, kaj tiaj ne havu lokon en Vikipediaj artikoloj, kiam temas pri la sano de homoj. --Surfo 19:35, 12 apr. 2020 (UTC)Reply

Vi pravas kaj mi konsentas. Krome ĉu vi scias ke intertempe eblas sekvi kurson de OpenWHO en Esperanto pri KOVIM-19? => https://openwho.org/courses/enkonduko-al-KOVIM-19 --Alifono (diskuto) 17:10, 14 mar. 2021 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Kronvirusoj".