Diskuto:Krozoŝipo (armea)

Krozoŝipo estas ofte grand(eg)a pasaĝerŝipo, speciale ekipita por la transporto kaj amuzado de la pasaĝeroj. Plej ofte la ŝipo veturas al sunplenaj destinoj.

Kruzado fariĝis pli kaj pli populara dum lastaj jaroj kaj konstruiĝis pluraj novaj ŝipoj.

Iu ŝercis.

La difino respondu al la intervikiaĵoj (aŭ inverse) redakti

En la historio de la artikolo Vikipediisto:Petr Tomasovsky kaj Vikipediisto:Biciklanto malsamopiniis pri la signifo de la vorto "krozoŝipo": Unu komprenas per ĝi militŝipon, la alia plezurŝipon. Mi kontrolis en PIV:

  • Sub "ŝipo" PIV diras, ke krozoŝipo estas ŝipo kutime uzata por protekti aŭ ataki komercajn ŝipojn aŭ por skoltado; do evidente temas pri mar-armea ŝipo, kiel diras Petr Tomasovsky.
  • Sub "krozi" PIV diras, ke krozi estas "navigi … por … protekti komercajn ŝipojn dum milito, aŭ simple por plezuro, celante nenian difinitan havenon; "krozi" do havas ambaŭ proponitajn signifojn. Tion verŝajne celis Biciklanto.

Bedaŭrinde la intervikiaĵoj de la artikolo ĉiuj (almenaŭ laŭ la fotoj) rilatas al plezurŝipoj, do ne taŭgas por la nuna difino. Por tio necesus uzi ekzemple jenajn intervikiaĵojn: cs:Křižník, da:Krydser, en:Cruiser, es:Crucero, et:Ristleja, fi:Risteilijä, fr:Croiseur ktp.

En PIV mi ne trovis vorton por "kroza plezurŝipo" aŭ "plezurkroza ŝipo". Sed eble tiuj ĉi du priskribaj esprimoj sufiĉas.

Kion vi opinias? – Umberto 17:17, 11. Nov 2006 (UTC)

Esperanta Bildvortaro: krozoŝipo aperas inter militŝipoj (222. p.) kaj ankaŭ kiel plezurŝipo (216 p.). Narvalo 17:33, 11. Nov 2006 (UTC)

Reiri al la paĝo "Krozoŝipo (armea)".