Malimo? redakti

Kiu povos klarigi, kio estas malimo? --DidCORN la 30-a de aŭgusto 2014, 21:00 (UTC)

Temas pri malmulte konata, neesperantlingva vorto, pri en GDR evoluigita metodo krei tekstilajn produktaĵojn (mi kiel denaska germanlingvano ĝis hodiaŭ ne konis ĝin): informoj troveblas germane (Malimo pri la metodo) kaj ĉeĥe (Proplétací stroj unuavice pri la por la kreado necesa maŝino) en artikolo Q1668615 - en aliaj lingvoj ĝis nun ne estas vikipediaj tekstoj samtemaj. La o-finaĵo tentigas simple uzi la vorton ankaŭ en Esperanto, despli ke estas akronimo, kiun la diskutpaĝo de la germanlingva teksto nomas Kunstwort, do "artefarita vorto". Tamen mi supozas ke la vorto estas en neniu e-lingva vortaro (almenaŭ mi ne trovas ĝin ie ajn), kaj sekve tutekzakte konsekvencus skribi ĝin majuskle, kaj indiki ke temas pri origine germanlingva markonomo, ne pri parto de la normala e-lingva vortaro. ThomasPusch (diskuto) 09:15, 2 Sep. 2014 (UTC)
Artikolon pri la al mi kompare fremda temo mi tamen nun ne verkas el la germana, ĉeĥa aŭ aliaj materialoj. Aliflanke tamen mi bluigas ĝis nun ruĝan ligilon pri kreo de kreskopreta nova artikoleto pri la franca pentristo William Adolphe Bouguereau. ThomasPusch (diskuto) 10:01, 2 Sep. 2014 (UTC)
Reiri al la paĝo "Kudrado".