Diskuto:Kulturvario

Latest comment: antaŭ 1 jaro by Filozofo in topic Konvario de genro? Ĉu eble de specio?

Kultivaro troviĝas en PIV2, estas internacie rekonebla termino por fakuloj. Kulturvario ne ŝajnas bone komprenebla por kiu ofte legas la kutima internacia scienca/teknika faka literaturo.--Forstbirdo 12:23, 23. Jan 2010 (UTC)

Mi aprobas tiun komenton kaj advokatas por tiu simpla kaj internacie konata termino kaj rekomendas alinomadon por ĝi.--Xian-eo (diskuto) 12:50, 8 Sep. 2015 (UTC)

La termino kultivaro estas konfuza, ĉu ne signifas varo-n por kulto-jn? Dum en NPIV jam troviĝas kultivovario, kiu estas senambigue komprenebla de ĉiuj esperantistoj. Mi do preferas la vorton kultivovario, kaj kultivaro konsiderindas nur kiel alternativa mallongigo en la ĵargono de fakuloj. DidCORN (diskuto) 10:04, 13 dec. 2019 (UTC)Reply

La esperanta vorto estas «raso» redakti

Jam PV donis la ekzemplon: «bela raso de kokoj, de rozoj». La saman signifon plu registris PIV1 kaj NPIV. Tiusence la vorto estas uzata kaj komunlingve, kaj en la faka literaturo (ekzemplojn vd en ReVo). Mi kontestas la aserton, ke kultivaro estas «internacie konata». Ekz-e kvankam la franca Vikipedio ĝin uzas, tamen aŭtoritataj vortaroj francaj ĝin ne konas, ekz-e TLF. Iam oni atakis Esperanton kiel «ŝtelistan ĵargonon»; ĉi tiu anglaĵo en la aliaj lingvoj aspektas kiel tia sekreta ĵargonaĵo. La Vikipedioj rusa, nederlanda, uzbeka donas responde al «cultivar» siajn komunlingvajn vortojn; ankaŭ por esperantisto normalaj vortoj estus pomraso, vinberraso, tritikraso ktp. Se por rasoj zoologiaj la responda termino povas esti la sama, kiel la vorto komunlingva, kial la botanikistoj bezonu spionan ĵargonaĵon?--Sergio (diskuto) 07:18, 29 jun. 2020 (UTC)Reply

Mi subtenas la proponon de Sergio. Filozofo (diskuto) 11:46, 29 jun. 2020 (UTC)Reply

  Kontraŭ: Raso (botaniko) NE estas sinonimo de Kulturvario (kiu nur rezultas de nova planto kultivita de homoj). Kiel klare indikas la artikolon, oni devas aparte distingi la tri vortojn: kuturvario (temo de l'artikolo), formo (alia artikolo) kaj konvario (ne ankoraŭ ekzistanta artikolo); aliflanke, raso ampleksas la tri terminojn (Vd en ReVo). DidCORN (diskuto) 10:59, 8 nov. 2020 (UTC)Reply

Konvario de genro? Ĉu eble de specio? redakti

"Tiel la vito havas tri konvariojn: convar. mediterranea, convar. alemannica, convar. byzantina)."

Vito estas genro. Ĉu eble temas pri konvarioj de konkreta specio, konjekteble Vina vito? Filozofo (diskuto) 14:00, 13 jun. 2022 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Kulturvario".