Diskuto:Lignotornado

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch

En la teksto ĝis nun estis frazo "En Sovetunio kaj postperestrojka Rusio lignotornado estis populara aktiveco en mezlernejoj, ĉar ekzistis kredo ke manlaboro helpas al infanoj harmonie evoluii". El tio mi aŭdas ioman nostalgion pri la malnovaj tempoj de Sovetunio.

Mi bone konas plurajn lernejojn en la sovetunie nomata "kapitalisma ŝtatobloko", do plej multaj landoj de okcidenta Eŭropo, Ameriko, Oceanio kaj ankaŭ multaj en Azio, kie la pedagogia kredo ankoraŭ ekzistas nun - aparte en okcidenta Eŭropo la lernejanoj de valdorfaj lernejoj ankaŭ en 2024 ankoraŭ amplekse tornas, ĉizas, raspas kaj rabotas lignaĵojn, sed ne nur en ili (kvankam ĝustas ke neniel en ĉiuj lernejoj tio estas normo, jen eble diferenco al la malnova Sovetunio). Mi tial ŝanĝis la frazon tre malmulte al la komenco "Inter alie en Sovetunio...", kaj pripensas ĉu la nostalgia gramatika formo de pasinteco vere taŭgas, ĉar ĉiukaze la pedagogia konstato ke "manlaboro helpas al infanoj harmonie evoluii" daŭre aktualas kaj ne estas eĉ nur "kredo". ThomasPusch (diskuto) 06:55, 23 sep. 2022 (UTC)Reply

Aldone mi metis klarigon, kial la metio en Esperanto kutime nomatas lignotornado, kvankam foje ankaŭ prilaboratas aliaj materialoj, ekzemple sukceno aŭ eburo, kaj demandas min ĉu por industria metaltornado, fako de metalurgio, eble sencus havi apartan artikolon. La vikidatumaj diskutoj pri la priprofesia artikolo tornisto kaj ankaŭ la esperantlingva teksto, kiu ĵongle provas integrigi ambaŭ relative malsamspecajn profesiojn, atestas pri tio. ThomasPusch (diskuto) 09:30, 23 sep. 2022 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Lignotornado".