Pli bone "likvo" ol "likvaĵo" redakti

Laŭ mia kompreno, la vorto "likvo" tute sufiĉas por priskribi la temon de tiu ĉi artikolo, kaj ĝi eĉ estas oficiale agnoskita en tiu senco fare de la Akademio de Esperanto:

 
 likv/o. Substanco, kiu diference de solidoj kaj gasoj alprenas la formon de la ĝin entenanta ujo, sed praktike konservas la saman volumenon ĉe kunpremado: la tri statoj de la materio estas gaseco, likveco kaj solideco.—A.a liquid, F.un liquide, G.Flüssigkeit, H.un líquido, I.un liquido, P.líquido. 
— 8-a Oficiala Aldono

Mi do proponas, ke ni do uzu "likvo" kiel kapvorton, plu menciante la alternativon "likvAĵo" en la enkonduka linio. Amike, --WinstonSmith 14:05, 27. Sep 2010 (UTC)

Reiri al la paĝo "Likvaĵo".