Diskuto:Listo de rolulinoj en la filmoj de James Bond

Latest comment: antaŭ 1 jaro by Sj1mor in topic Vikidatumoj

Eble pli bona titolo: "Listo de rolulinoj en James Bond filmoj" -- Yekrats 14:26, 1. Feb 2006 (UTC)

Tre longa! Ĉu ne James Bond-inoj ne stas esperante korekta? --Internaciulo 14:39, 1. Feb 2006 (UTC)

Se oni aldonas la sufikso "ino" je vira vorto, ĝi estiĝos ina vorto, ĉu jes? Ĉu James Bond nun estas transgenrulo? Bond-ino ŝajnas al mi ina versio de Bond. -- Yekrats 18:59, 1. Feb 2006 (UTC)

Jes ja, sed tiel, poste oni povos krei "liston de viraj rolulinoj de vira James-Bondino" ĉu ne? Ĉu vi ne estas kontraŭ seksismo?Roberto 19:26, 1. Feb 2006 (UTC)

Kio estas "umikinoj"?

Koramikinoj.
Ĉu vere?


umiko, ĉu li seksumis kun ĉiuj?

Laŭ mia kompreno pri Bond-filmoj, jes. (Eĉ se oni ne ĉiam tion rekte vidas.) La Bond-aj rilatoj kun virinoj ĉiam estas forte erotikaj. Nur malofte mi vidis en tiuj filmoj "kor-amikecon" en la propra senco de tiu vorto: lanta romantiko, "kor-ĉe-koro" kaj "man-en-mano" kiel du geamikoj kaj eble io pli... Miaopinie ĉi-kaze umik(in)o estas tute trafa vorto. Bab 19:47, 7. Mar 2006 (UTC)

Multajn da ĉi tiuj rolulinoj Bond neniam umis! Kia malbonega titolo! Mi ankoraŭ preferas "Listo de rolulinoj en James Bond-aj filmoj" aŭ simila. -- Yekrats 20:03, 7. Mar 2006 (UTC)

Do, bone, vi ŝajne spektis pli da Bond-filmoj ol mi! :-)
Sed estas multaj rolulinoj en James Bond-aj filmoj. Jen ne temas pri iu ajn rolulino, sed ĝuste pri tiu specifa ino, kies koron fine de la filmo konkeras Bond. Do, eble "Listo de antagonistinoj de James Bond"? Bab 20:22, 7. Mar 2006 (UTC)
Mi pensas tion senutilaĵo.Roberto 04:56, 8. Mar 2006 (UTC)
Laŭ mi la vorto "umikino" estas bele trovita slangaĵo kaj mi ŝatas ĝin, sed ĝi ne taŭgas por enciklopedio. Se oni volas konservi tiun ĉi artikolon (pri kies utilo en enciklopedio mi iom dubas) oni povas uzi "Liston de litkunulinoj de James Bond".--PaulP - Disk. 19:36, 17. Apr 2009 (UTC)
La nuna nomo ne plaĉas al mi. Via alternativo estas pli bona, sed ĝi ŝajnas al mi esti banala listo. -- Yekrats 19:40, 17. Apr 2009 (UTC)
Mi plene samopinias kun vi pri la banaleco, sed ĉar deko da aliaj vikipedioj havas tian liston, mi kredas, ke ni ne viŝu ĝin. Se neniu protestos pri miaj propono en la venontaj tagoj, mi renomos la liston. --PaulP - Disk. 19:46, 17. Apr 2009 (UTC)
Ŝajne tamen venis protesto, ĉar Vikipediisto Kerio proprainiciate, kaj sen interkonsento kun la aliaj, ŝanĝis "litkunulino" al "koramikino". Se li rigardus eĉ nur unu filmon de James Bond, li vidus, ke certe ne temas pri koramikinoj tie, sed pri nuraj litkunulinoj. Aŭ kiel vikipediisto Bab ĉi-supre skribis: Nur malofte mi vidis en tiuj filmoj "kor-amikecon". Do mi denove ŝanĝos. --PaulP - Disk. 14:29, 21. Apr 2009 (UTC)
Ne dependas, kion Bond faris kun tiuj virinoj. Umikino alidirektas al koramiko, do ĝi alidirektu al tia vorto. Laŭ via iniciativo oni povus alidirekti ĝin al Listo de koitistinoj de James Bond. Kerio 15:53, 21. Apr 2009 (UTC)
Kaj ankoraŭ io, Paul. Se vi atakos min pri neinterkonsento rilate al alinomado, kie vi havis interkonsenton pri alinomado al litkunulinoj! Via propra iniciato! Do ĉesu ataki aliajn pri la samo, kion faras vi! Kerio 15:56, 21. Apr 2009 (UTC)
Per voĉdonado en la Diskutejo, estis decidite uzi la vorton "rolulinoj". --PaulP - Disk. 11:40, 28. Apr 2009 (UTC)

Vikidatumoj redakti

konsideru ligi kun Bond girl (Q1649366) ĉe vikidatumoj Sj1mor (diskuto) 13:00, 17 mar. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Listo de rolulinoj en la filmoj de James Bond".