Eraraj difinoj redakti

La difinoj de ε, ε0, μ kaj μ0 estas tute eraraj. Oni devas skribi:

ε - "relativa permitiveco" anstataŭ "dielektra permeableco" de la medio;

ε0 - "permitiveco de vakuo" anstataŭ "elektra konstanto";

μ - "relativa permeableco" anstataŭ "magneta permeableco" de la medio;

μ0 - "permeableco de vakuo" anstataŭ "magneta konstanto".

Plie, la "elektra permitiveco" estas la produto "εε0" kaj la "magneta permeableco" estas la produto "μμ0".

Ne estas facile korekti, ĉar oni devas ŝangi ne nur la tekstojn, sed ankaŭ la du titolojn: "Dielektra permeableco" kaj "Magneta permeableco". Nur Administrantoj rajtas fari tion.

(Recenzo de Cornueto) —La komenton aldonis, sen subskribo, 92.107.249.34 (diskuto • kontribuoj) (2-a Feb. 2010, 18:06)

Mi movis la paragrafon pri la kalkulo de la lumrapideco, mallongigita, al la sekcio "Nombra valoro". La kromnomoj de la konstantoj troviĝas en iliaj propraj artikoloj. --Doesle 06:27, 7 Apr. 2011 (UTC)

Informkadro redakti

Mi ĵus aldonis informkadron ĉe la kapo de la artikolo, laŭ pria peto en la Diskutejo. Mi tamen ne konsciis, ke la artikolo estas prilaborata, do mi pardonpetas pro ke mi aldonis senutilan komenton en la mezo (io kiel "kial la artikolo rekomenciĝas ĉi tie per enkonduko?"). Bonan pluverkadon! Lumramike, --WinstonSmith 12:19, 3. Jun 2010 (UTC)

Dankon, bone farite! Via rimarkigo pri stulta rekomenciĝo estas plene prava. Mi tamen ne volis forigi la tekston de la antaŭa versio antaŭ ol mi scias, ke ĉiu grava informo estas metita ankaŭ en la novan tekston. Mi ne povos tuj daŭrigi la prilaboradon, do tiu nekontentiga stato restos almenaŭ kelkan tempon. --Surfo 15:16, 3. Jun 2010 (UTC)
Reiri al la paĝo "Lumrapido".