Diskuto:Joaquim Maria Machado de Assis

La vorteto "de" ne estas parto de lia familinomo, simple montras ke MACHADO estas la nomo de lia patrina familio kaj ASSIS estas la nomo de lia patra familio. Brazilanoj ne havas simplajn familinomojn, ĉar ili apartenas al familio kaj de patrino kaj de patro. Per la nomo oni povas vidi ke lia patrino estas blanka kaj lia patro estis nigra. MACHADO DE ASSIS signifus "Hakilo de Sankta Francisko el Asiso". Roberto 02:36, 17. Jan 2006 (UTC)

Dankon pro la klarigoj, ĉar fakte mi multe cerbumis pri tio. Tamen, ĉu la vorteto do estas ero de la personnoma parto de la nomo, aŭ de la familinoma parto? Nome en la Vikipedio en Esperanto oni nepre distingu tion kaj skribu precize la familinoman parton tutmajuskle kaj la personnoman netutmajuskle. Ja oni jam normale skribas tiel ankaŭ ekzemple la laŭ mi similsignifajn vortetojn kiel "van" (kun signifo "de, el"), ekzemple en Ludwig VAN BEETHOVEN. Kvankam tiu vorteto ne vere estas aparta familia nomo, ĝi ja apartenas al la familinoma parto de la nomo kaj tial devas esti tutmajuskligita.
Kredu, mi ne tiom forte batalus pri tiaj ĉi bagatelaĵoj, sed malsekvo de tio ja poste havas gravajn sinsekvojn - nome, kiel vi povas vidi en la historio, roboto kiu sekvas la regulojn poste kreas por la artikolo aŭtomate kategoriian ordigŝlosilon de "MACHADO ASSIS, Manuel Maria de", kiu laŭ mi tamen ne estas ĝusta kaj devus ja cele al ĝusta ordigado en kategorioj la ŝlosilo esti "MACHADO DE ASSIS, Manuel Maria", kiu ja tamen eblas nur se tiu "DE" estas tutmajskla kaj tiel konsiderata kiel ero de la familinoma parto de la nomo - ja programo ne povas scii, ke tiu de "iel" apartenas al la familiaj nomoj, se oni tion al ĝi ne sciigos tutmajuskligante ĝin. Ĉu do mi rajtas reŝanĝi la majuskligon post tiu ĉi klarigo? Blahma 11:37, 17. Jan 2006 (UTC)

Ĉu lia nomo ne estas Joaquim Maria Machado de Assis? Preskaŭ ĉiuj intervikiaj ligiloj en la artikolo en la portugala Vikipedio (krom tiu artikolo mem) montras tiun nomon. --Raoni Sousa 14:02, 1. Sep 2006 (UTC)

Certe ĝi estas! Ni devas movi tiun enhavon por alia artikolo nomata nur "Machado de Assis", korekti la nomon de la verkisto kaj, se taŭganta, krei artikolon por tuta nomo de Machado kun aldirektilo. Krome, estas pluraj artikoloj pri tiu verkisto kaj ni devas forviŝi iujn, ĉar ili estas senbezonaj. Ili estas malcerta en siaj titoloj kaj ni ne bezonas krei pluraj artikoloj nur por majuskligi iun aŭ alian nomon. Sed mi ankoraŭ ne scias kiel forviŝi maltrafan artikolon en Esperanta Vikipedio... :-( Fernando Maia Jr. 17:28, 2. Sep 2006 (UTC)
Do, se mi ĝuste komprenas, tiu ĉi artikolo devas nomiĝi "Joaquim Maria Machado de Assis" kaj ĉiuj eraraj redirektiloj devas direkti al "Joaquim Maria Machado de Assis". Ĉu? PaulP 17:48, 2. Sep 2006 (UTC)
Korekte, Paul! Nunmomente, ni faru tion. Sed, plibone, iuj el la artikoloj devus esti forviŝitaj, ĉar ili ne havas korektajn titolojn. Ĉu tio estas farebla? Kiel? Fernando Maia Jr. 19:11, 2. Sep 2006 (UTC)
Reiri al la paĝo "Joaquim Maria Machado de Assis".