Diskuto:Marc-Antoine Charpentier

Unu demando: Ĉu vi havas fidindan fonton pri la naskiĝjaro 1636? Sciante el propraj spertoj, ke oni neniam fidu al iu ajn dato, mi kontrolis per Google kaj tie mi trovis la indikojn 1643, 1643(?) kaj 1645. Kion fari? Mi proponus skribi ĉirkaŭ la jaro 1643, ĉar tio estis la plej ofte trovita indiko en Google, sed se vi havas alian fonton... Decidu vi! (Zoizo, ĉu ne?) Amike, Unukorno 11:17, 4. Dec 2002 (UTC)

---

Jes, vi pravas, mi ankaŭ verifis, ka trovis diversajn naskiĝdatojn por tiu CHARPENTIER. La unua fonto, kiun mi uzis, estas la franca enciklopedio Larousse, kiu donas 1636 kiel naskiĝdato. Sed eble tiu ĉi enciklopedio ankaŭ eraras, kvankam ĝi estas ĝenerale fidinda fonto de informoj. Se la naskiĝdato de nia amiko Charpentier varias inter 1636 kaj 1645, eble ni devus mencii "ĉirkaŭ 1640" aŭ io tiel. Kion vi opinias ??

---

Do, mi rigardis la germanan enciklopedion Bertelsmann kaj tie oni indikis 1634 aŭ 1636. "ĉirkaŭ 1640" certe estus bona solvo; mi ankaŭ pensis skribi "16??", sed tio estas iom tro malklara. Nu bone, mi igos lin naskiĝi ĉirkaŭ 1640 kaj nia amiko Charpentier espereble pardonos al mi, se mi tiel eble forrabos al li kelkajn vivojarojn. ;-) Unukorno 18:23, 4. Dec 2002 (UTC)

Reiri al la paĝo "Marc-Antoine Charpentier".