Diskuto:Marklingvo

Latest comment: antaŭ 4 jaroj by Tlustulimu in topic Se-ordonoj

Se-ordonoj redakti

"Ĝi ne samas kiel programlingvo, ĉar nur programlingvoj povas havi se-ordonojn kaj aliajn kondiĉajn deklarojn" - tamen eblas aldoni se-ordonojn per enmetitaj ŝablonoj, kiel ekz.:

{{#ifeq: {{PAGENAME}} | Bondy (stacidomo) | {{stacidomo|Bondy}} | {{Partram|Bondy}} }}

--Dominik (diskuto) 07:17, 24 nov. 2019 (UTC)Reply

Saluton, Dominik. Kiel videblas en postaj frazoj de la artikolo, ĉefe temas pri HTML kaj io tia. Vikipedio ja uzas diversajn kodojn en siaj paĝoj, nome Vikikodon, kiel ekz. {| por komenco de tabelo, ŝablonojn kaj ekde 2013 eĉ Lua-modulojn. La servilo ĉion "tradukas" al HTML, tiel ke ĝi liveras al ĉiuj nur HTML kun CSS kaj Ĝavaskripto. Se vi redaktas ion, vi vidas ion alian ol HTML, kion la servilo dum la antaŭrigardo kaj post la konservo denove "tradukas" al HTML. Ĉe Lua-moduloj kaj ŝablonoj la procedo estas eĉ pli kompleksa. Sed tio ne plu koncernas rekte la temon de la ĉitiea artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 08:43, 24 nov. 2019 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Marklingvo".