Diskuto:Matiaso la 1-a (Hungario)

Matiaso Korva aŭ Korvina estus pli taŭga titolo. Corvinus en lia nomo aludas al korvo.

Cetere, "korvinoj" (ilustritaj kodeksoj el kunkudritaj duon-foliantoj). Narvalo 11:03, 21. Sep 2005 (UTC)

Kial estas 'Matiaso' anstataŭ 'Mateo'? Ŝajne en la lokaj lingvoj oni nomas lin per la loka versio de 'Mateo'. (Mi ne scias, kial la angla kaj franca nomas lin per la germana versio de 'Mateo' anstataŭ per la angla/franca versio, sed mi pensas, ke oni ne imitu tion en Esperanto sen bona motivo.) Lingvano 12:50, 27. Sep 2005 (UTC)


Matiaso ne egalas al Mateo. Serĉu per guglo. Narvalo 13:02, 27. Sep 2005 (UTC)

Mi jam faris, kompreneble. Bonvolu rakonti, de kie vi prenis la vorton 'Matiaso'. Kaj kiel nomiĝas 'Matiaso' en aliaj lingvoj? La artikolo pri Matiaso asertas, ke ĝi estas 'Matthew' en la angla kaj 'Matthias' en la germana, do mi volas ankaŭ scii, kiel nomiĝas 'Mateo' en tiuj lingvoj. Lingvano 13:22, 27. Sep 2005 (UTC)

En la portugala estas "Matias" (Matiaso) kaj "Mateus" (Mateo), eble la origino de la du nomoj estas la hebrea MATTITHYAH. Roberto 13:31, 27. Sep 2005 (UTC)

Ĉu do ni havas situacion, en kiu iuj lingvoj derivas du nomojn el la sama fonto, dum aliaj lingvoj derivas nur unu nomon? Ĉu Esperanto estas unu el la lingvoj, kiuj derivas du nomojn, aŭ nur unu? Ŝajne la nomo 'Matiaso' mankas en PIV2002, do mi emas pensi, ke nur unu. Lingvano 13:39, 27. Sep 2005 (UTC)

Simile okazas kun Iakob (Jakobo), en la portugala kaj la hispana de Iakob ni havas: Jacó, Jakob, Jaime, Tiago, Diogo kaj Diego. De la franka Hludwig (Ludoviko) ni havas Clóvis kaj Luís, ne estas raraĵo.Roberto 13:46, 27. Sep 2005 (UTC)

Mi trovis ekzemplon en Esperanto, la hebrea YESHUA estas en Esperanto Josuo kaj Jesuo. Roberto 13:56, 27. Sep 2005 (UTC)

Jes, certe estas multaj tiaj ekzemploj (alia Esperanta ekzemplo: Antono kaj Antonio), sed la nuna demando estas, ĉu Esperanto havas du formojn de Mateo, kaj ĉu ekzistas aŭ ekzistu la nomo 'Matiaso' en Esperanto. Lingvano 14:13, 27. Sep 2005 (UTC)

Reiri al la paĝo "Matiaso la 1-a (Hungario)".