Militisto laŭ mi ne devas esti brila soldato. Soldato laŭ mi sufiĉas.--Verdulo 18:24, 4. Jan 2006 (UTC)

Ĉu generalo estas soldato? Soldato estas posteno, militisto funkcio:
  • "Mi estas tria klasa soldato de infanterio, mi ne diskutos al generalo, kvankam ni ambaŭ estas militistoj..."
  • "En Brazilo, regulo pri barbo al militistoj estas malsamaj: soldatoj ne rajtas havi lipharojn, sed oficiroj jes".
  • "Oni diras ke nederlandaj militistoj rajtas porti longan hararon, sed mi dubas ke nederlandaj generaloj portas ĝin..."

Roberto 23:12, 4. Jan 2006 (UTC)

Militisto estas sinonimo de armeano do povas esti ĉiu rango.--Verdulo 18:49, 7. Jan 2006 (UTC)
Ekzistas la nocio "Warrior" (angle) de ĝermanaj lingvoj kaj la nocio "Militaire" (fr) de latinidaj lingvoj, kiuj oni eble povas traduki per "militisto". En la angla oni havas kaj "warrior" kaj "military man", en la hispana "guerrero" kaj "militar". La unua nocio ("warrior", "guerrero") estas homo kiu estas brile kuraĝa en bataloj, kaj "militar" aŭ "military man" estas profisiulo de armeo. La sufikso "-isto" indikas profesion (kuracisto, dentisto, matematikisto, ktp.) Sekve "militisto" estas profisiulo de milito, sekve "militar", "military man", ne "guerrero", "warrior", kiuj ne estas nepre profisiuloj de milito. Eble mi pensas ke estas nur unu vorto por la du nocioj en Esperanto. Roberto 02:46, 8. Jan 2006 (UTC)
Post iom pensi, eble "militulo" tradukas warrior/guerrero kaj "militisto" tradukas "military man/militar" Roberto 01:21, 9. Jan 2006 (UTC)
Reiri al la paĝo "Militisto".