Mi proponas movi la paĝon al Mahometo, ĉar ĝi estas la tradicia nomo. PIV2 tamen rekomendas (ete) Mohamedo. -- :) 03:10, 12. Okt 2003 (UTC)

Estas intersa demando - ĉu ni sekvu la PIV-ajn preferojn aŭ nian tradicion? Ofte mi voĉus favore al la tradicio, sed ĉi-kaze, mi kliniĝas favore al la preferita formo de PIV2. Do, se la paĝo nepre moviĝu, mi preferus ke ĝi ekloĝi ĉe Mohamedo, ne nur ĉar tiu formo konformas al la PIV2, sed ankaŭ ĉar ĝi pli proksimas la ĝustan, arablingvan prononcon.
Keldan 19:35, 12. Okt 2003 (UTC)

Ĉar ĉi tie temas pri nomo de homo tre grava por islamanoj mi rekomendas la uzon de Muhamado, kiu, kvankam entenanta nur unu m, estas la plej proksima al la araba محمد. Kompreneble mi preferus ankau sammonan paĝon. Ĉio por respekti islamanojn kaj esperanton. sw:user:Neno

Mi samopinias kun Neno. Ĝis ĵusaj tempoj (se ne ankoraŭ) nia movado estis tro Eŭropa, kaj oni esperantigis islamaĵojn pere de eŭropaj formoj de arabaj vortoj. En nia nuna, pli multfaceta epoko, mi preferus rektan esperantigon, do "Muhamado". Ene de la paĝo oni menciu la diversajn aliajn formojn troveblajn. Bab 14:49, 8. Nov 2004 (UTC)

Post pli ol jaro, mi ĝisdatigas mian opinion ĉi-rilate. Ankaŭ mi subtenas la opinion de Neno. Ju pli mi studas la araban, des pli mi vidas kialon ĉiam transskribi arabajn vortojn kaj nomojn, uzante nur la tri vokalojn: a, i, kaj u. Ĉar la araba havas nur tiujn tri vokalojn (kaj mallongajn kaj longajn), eĉ se vorto havas alian IFA-an sonon (ekzemple, ĉi-rilate: /æ/, /ɪ/, aŭ, /ʊ/), tiuj sonoj transskribiĝu per a, i, aŭ u, ĉar ili estas nur variantoj de tiuj tri. Tial mi subtenas la proponon, ke "Mohameto" koniĝu Esperante per la nomo "Muhamado". Mi eĉ proponus la formon "'Muhammado'", ĉar la duobligo (aŭ "ĝemeligo") de konsonanto en la araba tre gravas, povante draste influi la signifon de la koncernata vorto. Keldan 05:02, 20. Feb 2006 (UTC)

Propono movi al "Mohamedo" redakti

Laŭ mi la diskuto limiĝu al du formoj, nome Mahometo kaj Mohamedo. Ambaŭ aperas en PIV (kie la transskribo el la araba malĝustas) kaj en NPIV, kaj ankaŭ en la Etimologia Vortaro de la Propraj Nomoj de André CHERPILLOD.

Pri Muhamado (kaj kvankam mi uzis ĝin siatempe en la rakonto "Kia la semo", en "Sur la linio"): ĝi estas nur senpera esperantigo de la nomo el la klasika araba lingvo.

Se oni volus plenan fidelecon, eĉ Muhammado ne taŭgus, ĉar la o-finaĵo estus troa aldono, kaj necesus uzi la formon Muhammad. Ĝuste ĉi tiun formon uzis Italo CHIUSSI (la tradukinto de La Nobla Korano) en sia verko "Je la flanko de la Profeto" (1978). Absoluta fideleco postulus lasi la nomon senŝanĝe en la araba skribo ene de teksto verkita en esperanto!

Chiussi mem, en 1970, en "La Nobla Korano", uzis Mahometo (sed ankaŭ Allah, akuzative "Allahon", anstataŭ la sola ĝusta elarabigo Dio: ja kristanaj araboj samvorte nomas la biblian Dion Allah).

Pri la vorto Allaho: kvankam mi samopinias, mi devas sciigi ke al multaj islamanoj, precipe islamanoj ĵus-konvertitaj k islamistoj, malplaĉas traduki la araban vorton Allah je Dio, ĉar laŭ ili (kristana) Dio estas "korpa", malvera, idola... do, ne bone esprimas, laŭ ili, la vera signifo de Allah. --CarlesVA 18:00, 14. Mar 2006 (UTC)

Pri Mahometo, cetere, kaj kvankam tradicia kaj zamenhofa, ĝi estas transprenita el eŭropaj lingvoj, kiuj siavice prenis ĝin el la mezepoka latina. Senpera esperantigo estus preferinda.

Tamen atentu ke en Vikipedio (kaj ReVo kaj PIV) la filosofo Ibn Sina nomiĝas Aviceno, latindevena vorto. Do, uzi latindevenajn nomojn estas bona filozofie, kaj male religie?
Post la averto, mi klarigas ke mi ankaŭ preferas senpera esperantigo... sed kia?
--CarlesVA 18:00, 14. Mar 2006 (UTC)

Tamen, kial oni nepre esperantigu el la klasika araba? La formo Mohamedo estas la esperantigo plej proksima al la moderna, parolata araba (kie la kurtaj u kaj a de Muhammad prononcighas o kaj e: Moham[m]ed). Cetere, ĉi tia esperantigo de la kurtaj vokaloj de la araba permesas lasi a kaj u por la longaj vokaloj.

Ni vidu detale viajn asertojn:
  • Kial esperantigi el la klasika araba? Je la fino mi respondos.
  • Mohamedo estas pli proksima al la moderna, parolata araba. Ĉu?
  • En moderna, parolata araba la kurtaj u kaj a prononcighas o kaj e. Ĉu? Ĉiam aŭ nur en Muhammad?
  • Ĉu la longaj vokaloj ne ŝanĝiĝas en la moderna, parolata araba?
  • Finfine, kio estas moderna, parolata araba?
Fakte ne estas la kurtaj vokaloj kiuj ŝanĝas ilian prononcon en moderna, parolata araba "propravole", sed ĉiuj vokaloj laŭ ĝia pozicio en la vorto kaj laŭ la akcento. Pro tio, ne utilas "lasi" a k u por longaj vokaloj, ĉar kaj longaj kaj kurtaj vokaloj prononciĝas diversamaniere laŭ ilia pozicio envorte.
Eĉ pli, nek o nek u taŭgas por esprimi la ekzakta prononco parola de u en Muhamado; laŭ mia scio, la prononco alproksimiĝas al prononco de la unua o de Londono en la angla... ex pli, fakte multaj araboj (ekzemple, magrebanoj) prononcas neniun vokalon aŭ preskaŭ ne prononcas ĝin (M'hammed estas tipa magriba elarabigo). Kaj la samo oni povas diri pri a/e, ĉar, laŭ mia scio, la prononco pli alproksimiĝas al kataluna neakcentata a.
Sed ĉio dirita ankaŭ utilas por la klasika araba, ĉar la naŭ arabajn klasikajn vokalojn ankaŭ influas la konsonantoj al ili proksimaj. Por vidi ekzemplo, aŭskultu legado de la Nobla Korano kaj vi aŭdos ne nur e-ojn kaj i-ojn, sed multaj aliaj "vokaloj"... eĉ la konsonantoj malsamprononcas pro proksimeco de aliaj konsonantoj (precipe, la gorĝaj konsonantoj kartavas la ĉirkaŭajn konsonantojn k vokalojn).
Do, eĉ la klasika araba ne havas klaran "parolan" vokalsistemon, sed tamen oni akceptas la gramatika ekzisto de naŭ vokaloj aŭ pli ekzakte de tri vokalaj triopoj (kurtaj a/i/u, longaj a/i/u, finaj an/in/un).
Tamen, ekzistas kialoj ne lingvaj por elekti klasika (artefarita) elarabigo: unue ĉar Muhamado estas historia persono, li mem estas "klasika", kiel la klasika araba. Eĉ pli, kiel lasta profeto Dio revelaciis al li la Koranon, el kiu naskis la klasika araba. Pli, same kiel ni uzas la normigitaj formoj (aŭ la normiga prononco) por esperantigi loknomojn kaj homnomojn, do ni devus uzi la araba normiga (artefarita) prononco.
Aliflanke, kio estas la moderna, parolata araba? Ĉu la skribata moderna araba lingvo? ne, ĉar ne estas parolata. Sed, ĉu ekzistas unu moderna, parolata araba? Gramatike jes, sed ne prononce, ĉar eĉ la plej puremaj arabparolantoj prononcas la araban sub influo de la dialekto; ekz. multa libananoj k sirianoj prononcas la virinan finaĵon -a klare -e; egiptanoj prononcas /ĵ/ /g/ kaj ne prononcas la gorĝan /k/; ekzistas eĉ konsonanto pri kiu oni ne akordas kiel prononci eĉ klasike, ĉar la dialektoj tiom diversigis sian prononcon...
Alia afero estus esperantigo de nuntempaj araboj Muhamad-nomataj; ĉi-kaze eble estus pli taŭga la formo Mohamedo.
--CarlesVA 18:00, 14. Mar 2006 (UTC)

Oni povus eĉ diri, ke la formo Mohamedo prezentas kompromison inter la tradiciismo de Mahometo kaj la fidelismo de Muhamado, MuhammadoMuhammad.

Konklude, oni sekvu la rekomendon de NPIV kie, tute prave, la formo Mohamedo aperas kiel preferinda (sub Mahometo), kaj kie, aldone, oni markas evitinda la zamenhofan formon mahometano (eventuale mohamedano) kiel sinonimon de islamano. - jc

Ĉar neniu esprimis oponon al la ĉi-supraj argumentoj, mi movis la paĝon kaj faris la necesajn ŝanĝojn. - jc

Prefere "Muhamado" redakti

Mi atentigas, ke Monato preferas la formon "Muhamado": https://www.esperanto.be/fel/mon/mon_konv.php#pers

Mi atentigas ankaŭ pri klara evoluo en aliaj lingvoj: "Muhammad" plipopulariĝas, dum "Mohammed" malpopulariĝas: http://books.google.com/ngrams/graph?content=Muhammad%2C+Mohammed&year_start=1800&year_end=2000&corpus=0&smoothing=3

Laŭ mi, oni pli aŭ malpli frue ŝanĝos al "Muhamado", do por ŝpari tempon prefere ŝanĝu nun!

Halton! redakti

Haltu! La diskutopaĝo de l' artikolo "Mahomet" estas plena el stultegaj diroj pri la nomo de tiu viro; ni ne devas fari laŭ tio. La Esperanta formo estas "Mohamedo", kaj ne taŭgas kontraŭdiri tian uzon. 2.9.248.47 19:02, 17 Mar. 2014 (UTC)

Reiri al la paĝo "Mohamedo".