Diskuto:Molpilkado

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch in topic

redakti

En tiu ĉi artikolo oni la sportan disciplinon molpilkado ne nur per neologismo el la angla (soft=mola, ball=pilko) ĉiam nomis "softbalo", sed eĉ ofte uzis plene fremdan vorton softball, eĉ sen o-finaĵo (ekzemple en "Ĉe fastpitch softball (rapidkapta softbalo), oni povas forbati la pilkon laŭplaĉa forto. Tiu ĉi varianto popularas en lernejoj, Universitatoj kaj ambiciaj amatorligoj. La virina fastpitch softball estas ekde 1996 olimpika disĉiplino"). Tio nur montras ke eĉ por skribanto de tiuj frazoj la vorto "softbalo" aspektas tiom ekzotika, ke eĉ preferindas citi originan vorton el tute alia lingvo. La vorto futbalo en Esperanto kutimiĝis, kaj ĝi utilas por diferencigi inter diversaj disciplinoj de piedpilkado. Sed ĉu la vorto softbalo vere tiom kutimas kaj oftas en Esperanto, mi forte dubas. Same pensas la kreintoj de PIV, kiuj konas futbalon, sed neniun "softbalon". Mi vidis la vorton molpilkado en aliaj vikipediaj artikoloj, ĝis nun la vorto tie fuŝe estis ruĝa ligilo. Necesas movi la tekston de titolo "softbalo" al "molpilkado", lasante alidirektilon, kaj tion mi nun faros. ThomasPusch (diskuto) 06:07, 24 jun. 2022 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Molpilkado".