Diskuto:Multludista enreta ludo

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch

La nuna teksto vere nur estas ĝermo, tre ampleksiginda, kaj laŭ alilingvaj tekstoj bonus diferencigo inter baza temo "multludista enreta ludo" (MELo) kaj subtemo "multludista enreta rolludo" (MERLo, angle MMORPG). Jen nur komenco.

Aidas 15:47, 11 Mar. 2011 (UTC)

La ideo formi mallongigojn tiel ke ili bone prononceblas (male al iuj anglalingvaj mallongigoj kiel ekzemple "B.B.M.M.O.R.P.G.", vidu la anglan version de la teksto "Multludista enreta ludo") kaj ke ili samtempe identas al vera ĉiutaga vorto, kvankam tiu vorto povas esti tute sen rilato al la temo de la mallongilo, estas io tre tipa por la esperantlingva kulturo. Tial belas ke melo samtempe estas eta mamula besto, kaj merlo estas eta birdo, kaj per tiaj samsonaj bestonomoj eblas bone memori, ke la interkonsentita mallonigo ekzemple por "multludista enreta rolludo" estas MERLo kaj ne "enreta multludista rolludo" (EMRL, jam ne prononcebla) aŭ "reta plurludista rolludo" (RRPR, tute ne prononcebla)..., aŭ io alia. ThomasPusch (diskuto) 23:04, 13 apr. 2023 (UTC)Reply

= MELo           = MERLo

Reiri al la paĝo "Multludista enreta ludo".