Ĉu aŭtonavigilo aŭ vojnavigilo? Ne nur aŭtoj uzas tiun ĉi aparaton, ĉu? Yves Nevelsteen 08:53, 26 Jul. 2011 (UTC)
Eble ni renomu la artikolon aŭ verku novan por la aliaj navigiloj --Verdulo 16:55, 7 Aŭg. 2011 (UTC)

Oni uzu la oficialan formon "navigaci'" anstatau la al ghi (ne oficialan) novan formon "navig'": Lau http://www.reta-vortaro.de/revo/art/navig.html estas "navigilo" = "navigaciilo". Pravigi per internacieco la formon "navig'" lau mi ankau ne konvinkas, char ghi ne estas sufiche malsimila al la oficiala formo "navigaci'". La situacio estas iom analoga al tiu de "dekor'": Ghi estas formo nova al la oficiala "dekoraci'", sed la Akademio deklaris toleron ( http://h.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/8oa.html ; komparu ankau mian artikolon en http://www.ipernity.com/blog/55667/424985 ). Mi konjektas, ke oni ne korektos la artikolnomon, sed tamen permesas al mi atentigi chi tie pri ghia deflankigho disde la normo valida por Esperanto.--Onklo (diskuto) 12:18, 10 Nov. 2012 (UTC)
Mi ŝanĝis la nomon al la pli ĝenerala "Navigilo". Cetere la vorto navigi troviĝas en NPIV.--Verdulo (diskuto) 13:28, 29 Nov. 2015 (UTC)
Reiri al la paĝo "Navigilo".