Diskuto:Neprofitcela organizaĵo

(Alidirektita el Diskuto:Ne-profitcela organizaĵo)
Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch in topic La titolo ne estas "fuŝa", sed tamen ...

La titolo misas, ĉar ankaŭ profitcela organizaĵo, se ĝi malsukcesas pri sia celo, estas ne-profita organizaĵo. La temo devas esti ne- aŭ sen- profitcela. --Haruo (diskuto) 23:25, 2 Mar. 2012 (UTC)

La titolo estas fuŝa redakti

Neprofitcela estas skribata kune. Oni skribas negranda kaj ne ne-granda. Bv administranto alinomi. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:30, 15 feb. 2022 (UTC)Reply

La titolo ne estas "fuŝa", sed tamen ... redakti

Ne estas tiom nigre-blanke: Ĝustas ke kutime oni ne metas streketojn inter du partoj de sama vorto. Tamen ĉiam eblas tion fari, por klare akcenti la du partojn. La vorto ne-profitcela aparte gvidas la okulojn al la plej eta vortero, do kvazaŭ signifas "ne-profitcela".
Tio tute eblas, sed ne signifas ke oni devus ĉiam skribi la vorton kun dividostreko. Tia miskompreno facile okazas (kaj jam okazis en la teksteto, kie en kvar frazoj plus 2 titoloj sesfoje (!) uziĝis vortokomenco "ne- profit...". Tial sencas alinomi la tekston al "neprofitcela organizaĵo". Alia temo: Ĉiuj scias, ke la litero "c" fakte estas kombino de du sonoj "ts". Tial laŭsone "profitcela" sonas kvazaŭ "profittsela", kun duobla sono "tt". Tion solvus aldono de plia vokalo "o", do "profitocela" respektive "neprofitocela". Mi voĉdonus por tia iom pli longa, sed multe pli bonsona variaĵo. Esperanto havas riĉan trezoron de multaj vokaloj, kiuj igas la kutiman lingvon same kantebla kaj belsona kiom, ni diru, la itala. Eblas uzi tiun trezoron. ThomasPusch (diskuto) 18:06, 5 jun. 2022 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Neprofitcela organizaĵo".