Diskuto:Nigra maro

Latest comment: antaŭ 2 jaroj by ThomasPusch in topic Azova maro kaj Nigra maro

Azova maro kaj Nigra maro redakti

Kial vi, ThomasPusch, alinomis la kategorio-paĝojn pri "Azova maro" kaj "Nigra maro" al "Azova Maro" kaj "Nigra Maro"? Laŭ mi la formoj "Azova Maro" (la vorto maro majuskle) estas misaj - ja maro estas simpla vorto, ne nepre uzenda propranome. Mi petas reŝanĝi la kategorio-nomojn, kiuj rilatas al la Azova kaj la Nigra maroj... Mevo 22:22, 25. Sep 2007 (UTC)

Kiel mi vidas, en vikipedio oni plejparte skribas duvortajn nomojn de maroj kaj oceanoj kun du majuskloj, tamen ankaŭ foje kun unu, foje kun nur minuskloj. Tamen, dum "Norda Maro" kun majuskloj estas klare difinita maro inter Anglio kaj Danio, "norda maro" kun minuskloj en Venezuelo estas la Kariba Maro, en Tunizio la Mediteranea kaj en Pollando la Balta Maro... kaj se en iu ajn maro okazas ekologia katastrofo, en gazeta artikolo oni rajtas nomi ĝin "morta maro" (sed ne Morta Maro).
Pri Azova Maro aŭ azova maro, konsentite, supozeble ne ekzistos miskomprenoj, ĉar ĉirkaŭ la urbo Azovo (menciata en PIV, sed ĝis nun sen esperanta vikipedia artikolo) ne estas pluraj diskutendaj maroj, sed tamen indas unuece skribi ĉiujn nomojn de maroj kaj oceanoj, kaj pro la miskompreneblaj kazoj mi tre pledas por du majuskloj. La vikipedia artikolo dekomence temas pri "Azova Maro" kun du majuskloj, sed konsentite tio rapide ŝanĝeblas. Sed kion diras, ni diru, PIV? "Azova Maro. Interna maro, [...] komunikiĝanta kun la Maro Nigra" - klara subteno de la majuskla ortografio. Ne estas eraro skribi duvortan geografian nomon per unu aŭ du minuskloj (parolante oni ĉiukaze ne aŭdas minusklojn aŭ majusklojn), sed en skribaj tekstoj mi klare pledas por prefero de la PIV-aj, pli nemiskompreneblaj, majusklaj formoj. Klare, ke devas esti redirektigoj de la malplipreferataj artikolonomaj variaĵoj kun minuskloj al la preferataj kun majuskloj, por ke neniu maltrafu paĝon. Sed tio memkompreneblas.
ThomasPusch 17:31, 26. Sep 2007 (UTC)
Eblas senfine diskuti pri la afero. Klare ke "maro" en la nomoj de maroj apenaŭ estas parto de nomo propra, ĝi estas klasnomo: kiel en "monto Kazbek". Eble nur la Morta Maro kaj la Kaspia Maro estas esceptoj, ĉar ili ne estas maroj. Tial estas logike kaj sufiĉe senambigue skribi Norda maro, Nigra maro, Oĥotska maro ktp.
Cetere, pri la urbo Azovo ja ekzistas artikolo: vidu Azov. Slavik IVANOV 20:28, 26. Sep 2007 (UTC)

Intertempe la artikolo sufiĉe kreskis, kaj neniu ĝis nun klopodis aranĝi la longan informkeston, larĝan keston pri la plej grandaj urboj, la multajn fotojn kaj la tekston kiu fluas ĉirkaŭ tio - tiel ke nun ekestis larĝaj blankaj vakuoj. Mi nun klopodis aranĝi. Mi ne kontraŭas alian saĝan aranĝon, nur oni evitu reiri al larĝaj blankaj vakuoj. ThomasPusch (diskuto) 20:43, 17 dec. 2021 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Nigra maro".