Ĉu vere ekzistas la vorto matrimonio en Esperanto? Laŭ mi la ĝusta termino estas Nupto, aŭ ĉu mi eraras? --Unukorno 04:32, 21. Maj 2003 (UTC)


La vorto "matrimonio" estas (ŝajne) registrita en nur unu sola vortaro: Esperanto-Hispana Vortaro de Tudela-Flores (1959). Kian signifon ĝi tie havas, mi ne scias. Mi ne konas praktikan uzon de tiu vorto.

"Nupto" estas "ceremonio kaj festo, per kiu du (aŭ pli da) homoj publike celebras sian intencon pri vivkomuneco (plej ofte geedziĝo)" (laŭ la Nova PIV).

La nuna Vikipedia artikolo "Nupto" ŝajnas priskribi ĝuste nur la ideon "geedziĝo" (ne temas pri festo, nek pri celebrado nek pri publikeco). La nuna Vikipedia difino tamen limigas la aferon al io nure Kristanisma (eble eĉ nure katolika). Geedziĝoj tamen kompreneble ekzistas ankaŭ en aliaj formoj, en aliaj religioj kaj en aliaj kulturoj.

Krome notindas, ke la difino de "nupto" en la Nova PIV vastigas kaj modernigas la signifon preter la limojn de duseksa para kuniĝo.

Necesas do unue fiksi, pri kio entute temu la Vikipedia artikolo, kaj nur poste eblas diri, kia Esperanta vorto nomas tion.

Bertilow 10:16, 21. Maj 2003 (UTC)

Ĉu eblus titoli ĝin simile al ĉi tiu artikolo en la angla (Christian view of marriage), do Kristana vidpunkto de geedziĝo? --Chuck SMITH
Eta esploro de la anglalingva vikipedio montras ke tie oni aparte traktis geeedziĝon laŭ diversaj religiaj vidpunktoj kaj eĉ laŭ civila vidpunkto. Sub ĝenerala artikolo pri geedziĝo oni do traktu la ĝeneralaĵojn kaj se artikolo temas nur pri speciala vidpunkto, ĝia titolo do spegulu tion. Mi do voĉdonas por movo de la nuna artikolo Nupto al Kristana vidpunkto de geedziĝo. Verkendaj restas artikoloj pri la aliaj aspektoj. -- Arno

Termina problemo redakti

Dum laŭ ReVo "nupto" signifas "geedziga festo", la vorto laŭ PIV kaj laŭ la unua frazo de ĉi tiu artikolo signifas "geedziĝa ceremonio aŭ festo". Laŭ la unua frazo de la sekcio "terminoj,", ĝi signifas simple "geedziĝo". Do jen plena ĥaoso!

Laŭ mi estus plej klare, se apud la artikolo geedzeco (kiu priskribas la staton post la geedziĝo) estas nur artikolo sub la titolo "geedziĝo", kiu priskribas kaj la ceremonion, per kiu oni geedziĝas, kaj la feston, kiu kutime akompanas tiun ceremonion (havi la du aferojn en unu artikolo faras sencon, ĉar en multaj kulturoj apenaŭ distingeblas la ceremonio disde la festo). Nupto kaj nuptofesto tiam estu plusendiloj al geedziĝo. Kion opinias la aliaj pri ĉi tiu propono? Marcos 13:58, 7. Feb 2009 (UTC)

Neniu ĥaoso! PIV simple klarigis kio estas nupto. Ĉu ni titolos per klarigoj ĉiujn paĝojn!? Ekz. ĉe mandolino en PIV estas skribite: Korda muzikilo kun longa tenilo, fretoj kaj duonsfera sonkesto, sur kiu oni ludas, plukante la kordojn per plektro. Ĉu ni titolos la paĝon tiel? Certe ne. Do ni ankaŭ ne miksu ĉi tie klarigojn kun titolo! Jujijo 13:24, 27. Jul 2010 (UTC)
Laŭ mi, vorto nupto estas pli neŭtrala ol geedzeco, ĉar geedzeco sugestas du seksoj (per prefikso ge-). Notu bone: ne ĉiam nupto/geedzeco estas rilato inter homoj de aliaj seksoj. Rigardu, ke samseksaj nuptoj estas legalaj en dek kelkaj ŝtatoj ĉe la mondo! --Fiskot (diskuto) 16:59, 7. Feb 2009 (UTC)
Dankon Fiskot, pro la atentigo pri tio. Mi ne pensis pri la ebleco de samseksa edz(in)eco kaj edz(in)iĝo kiam mi faris mian supran komenton.
La problemo estas, ke "nupto" tute ne signifas iun staton (kiel "geedzeco" aŭ "edz(in)eco"), sed nur la estiĝon de tia stato, aŭ la ceremonio aŭ festo okaze de tiu estiĝo. Pri tio ja konsentas ReVo, PIV kaj la nuna versio de ĉi tiu artikolo.
Do ni ne povas uzi "nupto" kiel seksneŭtralan alternativon al "geedzeco". Ĝi nur eblas kiel seksneŭtrala ekvivalento al "geedziĝo". Sed tio ne solvas la problemon, ĉar ni ja bezonas iun artikolon pri la stato de geedzeco kaj edz(in)eco, ne nur pri la (ge)edz(in)iĝa ceremonio kaj festo.
Nuntempe la stato estas ke ni havas la artikolon geedzeco pri la stato de leĝa kuneco, sed tamen sen mencio pri la eblecoj de samseksaj edz(in)ecoj. Ni havas nupto pri la estiĝo de tiu stato aŭ pri la ceremonio aŭ festo okaze de tiu estiĝo, tamen kun tre konfuzita uzo de la vorto "nupto". Ni havas la artikolon "nuptofesto", kun konfuza duobligo de la ideo de "festo" (kiu almenaŭ laŭ ReVo jam enestas en la vorto "nupto"). Aldone, ni havas la artikolon samedzeco pri samseksa edz(in)eco. Ni tamen ĝis nun ne havas artikolon pri registrita partnereco, do pri registrado de samseksaj rilatoj, kiu ne estas samranga al geedzeco (kiel en Germanujo) aŭ kiu ne nomiĝas "edz(in)eco" nacilingve (kiel en Britujo).
La artikolo samedzeco laŭ mi devas havi la titolon samseksa edz(in)eco.
Unu ebleco estas ŝanĝi la titolon de geedzeco al edz(in)eco, ĉar tio estas pli inkluziva al samseksa edz(in)eco. Geedzeco plusendus al edz(in)eco. Tiam menciiĝus tuj en la komenca paragrafo, ke la plej kutima speco de edz(in)eco estas geedzeco (do inter du homoj de malsamaj seksoj), kaj ke en la plej multaj landoj nur tio eblas. Estus tie ligilo al la artikolo samseksa edz(in)eco, kiu certe pluekzistu kiel aparta artikolo (ĉar en ĝi ankoraŭ povas aldoniĝi multe da faktoj pri la politikaj diskutoj ĉirkaŭ tiu temo ktp).
Ĉar la informoj pri samseksa edz(in)eco plejparte restus en aparta artikolo, ni tamen ankaŭ povus pluhavi ĉef-artikolon kun la titolo "geedzeco", ĉar ĝi ja temus ĉefe pri tio, kaj nur flanke ligus al la artikolo pri samseksa edz(in)eco. Mi ne opinias, ke tiu elekto de la titolo povas esti konsiderata diskriminacio kontraŭ samseksa geedzeco, ĉar ja ankaŭ pri tio ni havas apartan artikolon.
Pri la geedziĝoj, samseksaj edz(in)iĝoj kaj partnerec-registriĝoj kaj pri la ceremonioj kaj festoj rilataj al tiuj okazoj, ni ja prefere havu nur unusolan artikolon, kiu pritraktu ĉiujn diverskulturajn ceremoniojn kaj festojn rilatajn al tiaj kuniĝoj (do ne necesas divido inter la samseksaj kazoj kaj la amabŭseksaj kazoj). Laŭ mi la titolo kiel eble plej klare montru, ke la artikolo havu tiel larĝan temon; ekzemple ĝi povus esti "geedziĝaj kaj partnerec-registriĝaj ceremonioj kaj festoj". Kompreneble estu diversaj plusendiloj el pli simplaj titoloj al tiu artikolo (ekzemple el "geedziĝo", el "partnerec-registriĝo", el "nupto", el "nuptofesto", el "geedziĝa festo", el "geedziĝa ceremonio", el "edziĝa festo" ktp).
Kion opinias la aliaj pri miaj proponoj? Marcos 21:33, 7. Feb 2009 (UTC)
Viaj propozicioj estas klaraj kaj saĝaj, laŭ mi. Mi konsentas kun Vi. Plej ĝenerala artikolo (rilata al angla marriage) devas tuŝi diversajn aspektojn - rilatoj ambaŭseksaj, unuseksaj kaj inter du aŭ pli multe da personoj. Dua artikolo (rilata al angla same-sex marriage) temus pri unuseksaj rilatoj. Mi ne vidas bezonon krei artikolon kiu temus pri nur ambaŭseksaj rilatoj. Sekvaj artikoloj temus pri poligamio, poliandrio, konkubineco kaj... kunvivaj registriĝoj? Mi ne scias kiel nomi la anglan registered partnership.
Ĉiuj ĉi-tiuj eblecoj devas esti menciitaj en la "ĉefa artikolo" - kiu rilatos al anglan marriage. Ĉu artikolo, kiu temus pri ĉiuj eblecoj estas bezonata? Kia estas senco fari artikolon, kiu en titolo havos ĉiujn eblecon? Ni donu ligilojn "vidu ankaŭ" sub ĉiuj menciitaj ĉi-tie artikoloj...
Kaj ankoraŭ unu grava aspekto - la nomenklaturo. Oni devas decidi kiel nomiĝi kion kaj en ĉiuj artikoloj ni skribu same. --Fiskot (diskuto) 22:35, 7. Feb 2009 (UTC)
Ĉe la Vikipedio estas ankoraŭ artikolo Nupto (sakramento). Oni devas memori pri ĝi okaze tiun reformeton. --Fiskot (diskuto) 14:19, 8. Feb 2009 (UTC)
Mi nun efektivigis la ĉi-supre propointajn ŝanĝojn. "Nupto (sakramento)" iĝis sekcio "Kristana geedziĝo" en la artikolo Geedziĝaj kaj partnerec-registriĝaj ceremonioj kaj festoj. Marcos 16:08, 3. Mar 2009 (UTC)

Esperantistoj estas ununuraj, kiuj havas tiel stultan titolon por nupto redakti

Esperantistoj estas ununuraj, kiuj havas tiel stultan titolon por nupto. Montru al mi unu viron aŭ unu virinon, kiu dirus anstataŭ: Mi havos nupton. Venontsemajne mi edziniĝos (edziĝos). Mi havos geedziĝan kaj partnerec-registriĝan ceremonion kaj poste feston. Vere stulta. Ĉu oni ne povas mencii pri tio en la paĝo? Jujijo 13:10, 27. Jul 2010 (UTC)

Enciklopediaj artikoltitoloj ne bezonas esti esprimoj kiujn oni ofte uzus en komunlingva konversacio. Ĉe enciklopediaj artikoltitoloj gravas precizeco, klareco kaj lingva normeco.
Fakte, neniu dirus "Mi havos geedziĝan kaj partnerec-registriĝan ceremonion", ĉar geedziĝo kaj partnerec-registriĝo estas du malsamaj aferoj, de kiuj oni havas nur unu. Sed ĉe ambaŭ povas okazi similspecaj festoj kaj ceremonioj, do ni havas ĉi tie unu artikolon, kiu kovras la ceremoniojn kaj festojn rilatajn al ambaŭ okazoj.
Komunlingve mi fakte simple dirus "Ni festos nian geedziĝon" aŭ simple "Ni geedziĝos" (ĉar kutime estas klare ke geedziĝo ankaŭ inkluzivas feston kaj ceremonion). Mi mem fakte antaŭ tri jaroj edziĝis, kaj ĉar mia edzino ankaŭ estas Esperantistino, mi multe parolis pri tio en Esperanto, kaj mi neniam sentis la bezonon uzi la ne-oficialan radikon "nupto". Komunlingve mi ankaŭ uzus "geedziĝo" por partnerec-registriĝoj (tiel oni ankaŭ faras en la germana lingvo); sed ĉe enciklopedio kie necesas formala precizeco, oni ne povas uzi "geedziĝo" por "partnerec-registriĝo" kaj do devas uzi ambaŭ esprimojn kune kiam oni intencas ambaŭ aferojn samtempe.
Mi nun restarigas la titolon, kiun la artikolo ekhavis post la diskuto en 2009. Se vi daŭre kontraŭas ĉi tiun titolon, ni povas plidiskuti pri la afero. Sed bonvolu ne simple ŝanĝi la titolon dum ne estas konsento pri la afero. Marcos 07:35, 28. Jul 2010 (UTC)

Unue: Mi nenie vidis interkonsenton pri ŝanĝo de titolo al tiu stulta nomo, kiun vi ŝanĝis sen ĝi. Due: Vi mem kritikas tiun titolon, kiu nun sonas plej stulte, kiun Vikipedio havas. Trie: Ne svingu per interkonsento, se ĝi antaŭe ne okazis. Interparolo inter du homoj ne estas interkonsento. Kvare: Mi ne komprenas, kial vi ne lasos titolon nupto aŭ ĝeedziĝo kaj en tiu paĝo vi ne mencios viajn klarigojn, kion tia nupto (ĝeedziĝo) povas enteni... ceremoniojn, festojn, kutimojn ktp. Tio estas kutima praktiko en enciklopedio. Mi ankaŭ restarigos la titolon, kiun la paĝo havis antaŭ via sensenca ŝanĝo. Se vi volas havi interkonsenton, bv atendi aŭ demandi pri la afero en alia loko. Jujijo 09:10, 28. Jul 2010 (UTC)

En tiu antaŭa diskuto partoprenis Fiskot kaj mi, kaj ni venis al iu interkonsento. Neniu alia Vikipediisto tiam kontraŭis. Tio do estis interkonsento en la Vikipedia senco.
Ĉar vi ĉefe kontraŭis la longecon de la titolo, mi ree proponas reiri al la simlpa "geedziĝo" kiel titolo. "Nupto" estas neoficiala vorto kaj markita kiel "poezia" en ReVo, do ne aparte taŭgas por enciklopedio. "Geedziĝo" estas la kutima tradicia vorto en Esperanto. La fakto, ke nuntempe ekzistas similaj ceremonioj por edz(in)iĝoj de samseksemuloj kaj por partnerec-registriĝoj povas esti menciate jam komence de la artikolo, sed ne bezonas eniri la titolon.
Ĉu iu kontraŭas reiron al la titolo "geedziĝo"? Marcos 09:58, 19. Nov 2010 (UTC)
Mi ne kontraŭas, ke oni reiru al la titolo "geedziĝo". -Filozofo (diskuto) 15:47, 4 mar. 2021 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Nupto".