Kiel mi menciis jam sur Vikipediista diskuto:Longharulo, mi proponas renomi ĉi tiun paĝon al la PIV-a kaj PMEG-a kunmetaĵo "okto". Simile mi proponas renomi "septimo" al "septo" ktp. Marcos 12:18, 7. Maj 2007 (UTC)

Denove pri okto/oktavo redakti

Post kiam mi renomis la artikolon al ĝia origina titolo (okto), Longharulo nun denove alinomis ĝin al oktavo, kun la pravigo ke "tio ĉi estas la internacie uzata vorto por la priskribita afero". Ne klaras ĉu li intencas la internacian uzon en ajna lingvo aŭ la internacian uzon en Esperanto. Se li intencas la uzon en ajna lingvo, tio simple ne gravas, ĉar ni ĉi tie uzas Esperanton, kaj ne iun alian lingvon. Se li intencas Esperanton, mi povas nur respondi, ke fakte la uzo de "okto" kaj "oktavo" estas simile kutima en Esperanto (156 guglotrafoj por 'oktavo kaj estas', 139 guglotrafoj por 'okto kaj estas'). Do tio ne decidas, kion ni uzu en la Vikipedio.

Tamen gravas havi unuecon ene de la Vikipedio. Ni nun uzas la esprimojn duto, trito, sesto, kaj septo. La esprimoj sesto kaj septo estas pli kutimaj ol seksto kaj septimo (ekz-e 314 guglotrafoj por 'sesto kaj estas' kaj 92 guglotrafoj por 'seksto kaj estas'). Do ni ne ŝanĝu ĉi tiun sistemon. Tial mi pro unueco nun renomas la artikolon al okto.

Mi petas al Longharulo ne denove alinomi la paĝon ĝis kiam estos konsento pri tio. Marcos 20:45, 15. Jun 2007 (UTC)

Kara Marcos,
Bonvolu klarigi al mi

  • el kie venas tiu nove proponata sufikso t,
  • kiel eblas ke sufikso estu nulsilaba.

Mi centkomounuprocente konsentas kun "Longharulo" kaj aliaj anoj de Fundamento de Esperanto.
Amike, Martin Strid, aprile 2009

Kara Martin. Kiel vi jam povas legi sur via diskutpaĝo, la sufikso "-t-" estas jam uzata de multaj Esperantistoj kaj troveblas en PMEG, PIV kaj la Rokmuzika Terminaro. Kial ne eblu ke sufikso estu nulsilaba?
Mi fakte ankaŭ apartenas al tiuj Vikipediistoj, kiuj ofte batalas por defendi la Fundamenton en la Vikipedio. Sed pri la nomoj de intervaloj la Fundamento diras nenion. Ankaŭ pri tio, kiun konsonant-vokal-strukturon devas havi afiksoj la Fundamento diras nenion. Do mi ne komprenas kiel rolas la Fundamento ĉi tie.
Pro la supre menciitaj kialoj, mi renomas la artikolon al "okto". Marcos 11:05, 22. Jul 2009 (UTC)
Oni aparte rimarku la nulsilabajn sufiksojn ĉj kaj nj en la Fundamento. Bertilow 20:01, 23. Jul 2009 (UTC)
Reiri al la paĝo "Okto".