Diskuto:Origino de la sorĉistinpersekuto

Ĉu la balailo vibriĝas ankaŭ pro la nekomuna vidpunkto?... kiu tamen dokumentiĝos ĉiam pli! Relegante mi, vere, trovis preserarojn kaj anakolutojn... kiuj nun ne aperas. Ĉio bonas kaj preta por la forigo de la malavara ĝenigo. Ludovica

Ne, ne. La balailo signifas, ke la artikolo havas "stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al stilogvido". Tiuj inkluzivas, laŭ rapida superrigardo, mankon da pruvlegado (daŭre enestas multegaj eraroj), eneston de eksteraj ligiloj en la ĉefteksto anstataŭ en tiucela sekcio, mankon da bildoj, mankon da sencohavaj ligiloj el aliaj artikoloj ĉi tien (kiel la artikolo estu atingebla?). Pri la enhavo mem mi havas nenian antaŭjuĝon aŭ kritikemon. La balailo ne estas ĝeno por la verkinto, sed averto por la leganto: bonvolu plulegi, sed sciu, ke vikipediistoj mem konscias pri kelkaj malglataĵoj en ĝi. Plej amike, --WinstonSmith 08:36, 7. Maj 2010 (UTC)
Reiri al la paĝo "Origino de la sorĉistinpersekuto".