Saluton,

mi ne tute komprenas la celon de tiu ĉi paĝo, kies subtitolo estas "Esperanta etimologio". Ĝi havas la titolon "PER II", sed la plej multaj vortoj komenciĝas per "PARA", "PRI" kaj "PRO. La majuskle markitaj vortopartoj neniel havas unuecan etimologion, ekzemple "PRO" en "PROmesi" venas de la latina prepozicio "pro", sed "PRO" en "PROtoplasmo" venas de la greka "protos" ("la unua"). "PER" en "PERfektivo" venas de la latina prepozicio "per" (tra, per), sed en "PERipatetismo" de la greka prepozicio "peri" (ĉirkaŭ).

Kroma subtitolo diras "Esperanto: antaŭen". Kion ĝi signifas? "PER" en ĉiuj menciitaj vortoj ne havas, laŭ mi, tiun signifon.

Pretere, ĉiuj ligiloj sur la paĝo momente ne funkcias.

Dankon pro klarigoj, kiuj certe interesas ankaŭ aliajn.

--Umberto 09:18, 22. Dec 2004 (UTC)

Chuck Smith jam forviŝis plimulton de similaj paĝoj. Eble la restaĵon devus ni forigi. RK

Reiri al la paĝo "PER II".