Alia bona ekzemplo estas "eldoni"; ĝi estas paŭso de similstrukturaj vortoj en la germana kaj la rusa, se mi ĝuste memoras, sed mi ne scias la precizajn vortojn en tiuj lingvoj.

Estus bone montri aliajn ekzemplojn el diversaj lingvoj. --Jim Henry 21:36, 14. Aŭg 2006 (UTC)

Saluton. Via opinio nur parte ĝustas, ĉar la germana havas la vorton verlegen, kiu tute ne rilatas al la esperantovorto eldoni. Sed la esperantovorto bazas krome sur la pola vorto wydawać. Mi ĵus korektis tion. Kore --Tlustulimu 13:33, 7. Nov 2008 (UTC)
Sed la germana traduko de "eldoni" ne nur estas "verlegen" sed ankaŭ - kaj ĉefe - "herausgeben" (kiu havas pli vastan sencon ol "verlegen" - Mi kiel privatulo povas "herausgeben" broŝuron pri Esperanto, sed mi ne estas "Verleger"). Do mi opinias ke Jim Henry certe pravas - bonvolu vidi [1]. Dankon, Punktor 14:11, 7. Nov 2008 (UTC)
Saluton, Punktor. Mi unue pensis pri verlegen, sed forgesis, ke ja ekzistas herausgeben. Mi ĵus remetis la germanan lingvon ĉe la ekzemplo eldoni, sed lasis la aldonitan polan ekzemplon. Kore --Tlustulimu 14:19, 7. Nov 2008 (UTC)
Saluton Tlustulimu, mi korege dankas al vi. Bedaŭrinde pri la pola mi scias nenion. Eble vi havas emon kaj tempon por mia demando: [2] - estus tre afable de vi, antaŭdankon, amike Punktor 17:34, 7. Nov 2008 (UTC)


La vorto jam ekzistas en alia signifo! redakti

La vorto paŭsopaŭsaĵo jam ekzistas en la signifo de kopio, farita per paŭsado, t.e. per tradesegnado. Laŭ mi oni uzu ĝin nur en tiu senco.--Diddi 07:32, 15. Aŭg 2006 (UTC)

Jes, paŭso en la signifo kiu aperas en la artikolo estas metaforo. Sekve oni devas nomi la artikolon Paŭso (lingvistiko)Paŭso (tradukado). Roberto 11:08, 15. Aŭg 2006 (UTC)


Nur adekvatajn korektojn, mi petas redakti

Mi tute intence forprenis la ĉi-subajn tradukojn de propraj nomoj, kelkaj el ili duafoje aldonitaj.

  • Ĉe akvorando, paŭso de la ĉina titolo 水浒传 Shuǐ hŭ zhuàn) (elp. Ŝui hŭ ĝuan)
  • Araneo-Viro, paŭso de la angla persona nomo Spider-Man
  • Infera Knabineto, paŭso de japana titolo 地獄少女 (じごくしょうじょ) (Jigoku Shōjo)
  • Makzeloj, pauso de la angla titolo Jaws
  • Stelaj Militoj, paŭso de la angla titolo Star Wars
  • Vespertviro, paŭso de la angla persona nomo Batman

Tiuj estas sufiĉe normalaj tradukoj, apenaŭ ekzemploj pri la speciala fenomeno "paŭso", kaj ili nur malfaciligas kompreni la fenomenon. Bonvolu ne skribi, ekz. ke "Sinjoro Tadeo" estas paŭso de la pola Pan Tadeusz" aŭ ke "La Venecia Komercisto estas paŭso de la angla The Merchant of Venice", aŭ ke la la tuta teksto de la esperanta Biblio estas paŭso el la hebrea kaj greka.

Troviĝas multe da bonaj ekzemploj pri veraj tradukpruntoj en diversaj lingvoj.

Mi forprenis ankaŭ la indikon, ke "terpomo" havas similaĵojn en germanaj dialektoj, ĉar estas ege malprobable, ke tiuj influis la esperantan vortelekton. Interlingvaj similaĵoj kaj tradukoj estas malsama afero ol la fenomeno "paŭso", kiu montras, ke unu lingvo influis alian. El la donitaj ekzemploj, la rusa, germana, franca kaj ĉina lingvoj ja verŝajne rekte influis Esperanton. Mi tamen dubas, ĉu eltrovi fontas el la angla, ĝi estas tiel malnova en la lingvo; pli verŝajne el ia germana vorto (herausfinden aŭ simila).

Ankaŭ la prononc-indikon de la ĉina teksto (ripete aldonitan) mi forigis, ĉar ĝi estas malĝusta, ne necesa ĉi tie, kaj ankau neniu alia fremdlingva ekzemplo estis provizita per elparola helpo.

Mi ankaŭ rekomendas ŝanĝi la titolon al "Tradukprunto", sed ankoraŭ ne faris tion. La lastan komenton sensubskriban aldonis Surfo.

Protekto redakti

Saluton, gekaraj. Ĉar IPulo daŭre sendiskute enmetis siajn nedeziratajn redaktojn, mi ĵus malfaris lian lastan kaj duonprotektis la artikolon. Mi petas, ke la ĉefaj redaktantoj trovu interkonsenton pri la enhavo. Kore --Tlustulimu 10:48, 12. Nov 2008 (UTC)

Reiri al la paĝo "Paŭso".