Diskuto:Pierogi

Latest comment: antaŭ 7 jaroj by Garymickle in topic Titolo de artikolo

Titolo de artikolo redakti

Saluton! Kial ne esperantigi la titolon de la artikolo al: Pjerogoj? --Dominik (diskuto) 17:16, 23 Okt. 2014 (UTC)

  • En PIV ne ekzistas "Pjerogoj" Kie mi povas kontroli ke en esperanto ekzistas "Pjerogoj"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 19:45, 24 Okt. 2014 (UTC)
Oni povas kontroli ekziston de vorto per nombro de trafoj en Google. --Dominik (diskuto) 22:13, 24 Okt. 2014 (UTC)
@Dominik: en Google "pjerogo" estas nur 37 foje. Tio signifas ke la vorto ne ekzistas vere. Ĉu vi konas vortaron aŭ decidon de akademio ke tiu vorto ekzistas? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 17:35, 25 Okt. 2014 (UTC)
Ĝenerala termino por ĉi-specaj pladoj estas "pastopoŝetoj" (vd. NPIV "poŝ-"). Kredeble estus bone renomi la artikolon tiel. --Garymickle (diskuto) 07:24, 30 dec. 2016 (UTC)Reply

"plado aperanta en Pollando, ktp. ktp..." redakti

Oni ne povas diri, ke pierogi aperas en ĉiuj ĉi listigitaj landoj. La plado apartenas al la sama familio, foje eĉ temas pri preskaŭ sama manĝaĵo, sed tradicie - maksimume en la landoj najbaraj al Pollando, nenio pli. --Lohengrin (diskuto) 16:07, 5 Feb. 2016 (UTC)

Reiri al la paĝo "Pierogi".