Ĉu indas apartigi Plaĝon kaj Strandon? Vikipediisto:Sumthingweird 29/10/2005 19:20 AEST

Certe indas, se Esperanto apartigas ilin. - Slavik IVANOV 04:31, 30. Okt 2005 (UTC)
Bone, sed de kiam ĝi apartigas ilin? En ReVo, "plaĝo" direktas al "strando", kaj "strando" estas priskribata kiel "Sablobordo taŭga por banado" (tiel ke ekzemple bordo ĉe klifo ne estas strando), kaj banado certe estas unu el la ĉefaj (se ne la ĉefa) allogaĵoj de akvo/sablobordo je la vidpunkto de turismo, plezuro, ripozo, ĝuado, ktp., dum laŭ la respektivaj artikoloj de Vikipedio tiuj "specialaj" strandoj taŭgaj por banado estas plaĝoj. Krome, la "kuŝlokoj, vendejoj, duŝejoj" estas nur eblaĵoj, kaj ne nepraĵoj de plaĝoj laŭ la priskribo de la artikolo. En la artikolo sinonimo, la vortoj konsistigas ekzemplon de samsignifaj vortoj. La distingo ŝajnas al mi arbitra kaj tro artifika. --Raoni Sousa 15:10, 2. Jul 2007 (UTC)
Mi persone pensas ke plaĝo estas iuspeca strando, kaj ke plaĝo devas aldirektiĝi al parto de strando kiu temas pri la sablaj strandoj, kiujn oni nomas "plaĝo". --Alekĉjo 15:23, 2. Jul 2007 (UTC)
Reiri al la paĝo "Plaĝo".