Diskuto:Plantoziĝo

El kiu fonto devenas la stranga vorto plantoziĝo? --Petrus Adamus 23:29, 26. Nov 2009 (UTC)

Saluton, Petrus. Mi supozas, ke ĝi enhavas la sufikson -oz-, do plant-oz-iĝo. Mi ĵus rigardis en la vortaregon de Krause, kiu enhavas por la germana Eutrophierung la tradukon eŭtrofiĝo. Eble ni uzu tion, ĉar ĝi ja ankaŭ similas al tre multaj formoj en la diversaj lingvoj ĉe la intervikiaj ligiloj. Kore --Tlustulimu 00:00, 27. Nov 2009 (UTC)
Se ekzistas tiuj du variantoj, mi preferus la nunan plantoziĝon, ĝi ja almenaŭ estas kunmetita el jam ekzistantaj radikoj (kontraŭe al eŭtrof-iĝo, kiu enhavas novradikon, por plimulto da Esperantistoj nekompreneblan, se onii ne scias la Grekan). --Petrus Adamus 11:02, 27. Nov 2009 (UTC)
Vere, Esperanto estas la malplej internacia lingvo en la mondo ! --Forstbirdo (diskuto) 19:47, 19 Aŭg. 2014 (UTC)
Reiri al la paĝo "Plantoziĝo".