Diskuto:Pola literaturo

ADLS-diskuto (malsukcesis) redakti

Proponita de --85.221.190.237 22:16, 4. Okt 2007 (UTC)

  • Por
  1.   Por: Petro@diskkont 19:50, 8. Okt 2007 (UTC)
  2.   Por: --Ziko 12:24, 29. Okt 2007 (UTC)
  • Detenas
  • Kontraŭ
  1.   Kontraŭ: La artikolo estas ne preta, ĝi ankoraŭ bezonas poluradon. Mi baldaŭ provos relegi kaj plibonigi ĝin. Thomas Guibal 09:35, 28. Okt 2007 (UTC)
  • Komentoj: La artikolo estas plej bona sinteza laboro pri literaturo en la E-Vikipedio. Eĉ en la pola Vikipedio oni ne havas tiel riĉan artikolon pri la pola literaturo. Kvankam la korekteco de lingvo ne estas perfekta aŭtoro bonege montras la tradicion. Tre riĉa artikolo.--85.221.190.237 22:16, 4. Okt 2007 (UTC)
  • Kiajn pretigojn kaj poluradojn vi bezonas, Thomas Guibal? Se aŭtoro priskribis tiom multe da verkoj kaj aŭtoroj, ke mi legas tie ĉi pri Sarbiewski aŭ Bialoszewski (la unu unua ejo kie mi povis legi pri li en esperanto) mi opinias ke laŭ sintezeco ĝi estas ega, sciinda laboro. La aŭtoro priskribis ankaŭ tre bone disvolvadon de la karaktera pola literaturo. Krom, ĝi estas la artikolo en esperanto- interese ke en la pola lingvo oni ne kreis pli bonan artikolon. La artikolo indas ricevi la medalon.--83.23.108.22 19:16, 28. Okt 2007 (UTC)
La artikolo ja estas ega kaj sciinda laboro : ĝi evidente kaj rapide fariĝos unu el niaj elstaraj artikoloj, ĉar ĝi havas bonegan enhavon. Sed antaŭe bezonas la artikolo pluan poluradon : la tipografio estas neregula (troaj dikliteraj vortoj), la enpaĝigo estas plibonigenda, kaj la stilo montriĝas kelkfoje tiel stranga, ke ĝi estas malfacile komprenebla. Kiel mi jam diris, mi provos poluradi la artikolon kiel eble plej rapide, por ke ĝi fariĝu ADLS.
Se vi estas la kreinto de la artikolo, mi kuraĝigas vin krei konton. Bonvolu ne plu redakti mesaĝojn tie ĉi kiel anonimulo, ĉar tio emas malklarigi la diskuton. Thomas Guibal 21:50, 28. Okt 2007 (UTC)

Konforme al mia antaŭa mesaĝo, mi entreprenis la poluradon de la artikolo (cele al ĝia ADLS-iĝo) sed devis rapide konstati, ke tia laboro simple ne eblas, ĉar la farendaj korektaĵoj montriĝis eĉ pli multnombraj, ol mi unue timis. Mi mem ja ne estas elstara esperantisto, sed la stilo de la artikolo frapis min pro sia malriĉeco, sia malprecizeco kaj pro teda ripetemo. Eĉ la sekcioj, kiujn mi korektis, ankoraŭ ne ŝajnas taŭgaj al mi. La kreinto de la artikolo do bonvolu kompreni kaj pardoni, ke mi plukontraŭos la ADLS-iĝon de la artikolo ĝis ĝia drasta relegado kaj reverkado. Thomas Guibal 17:34, 13. Nov 2007 (UTC)

Esperanta influo? redakti

La informo ke Esperanto influis polan literaturon estas grandega troigo :) --Lohengrin 08:28, 12. Aŭg 2008 (UTC)

  • Kial ne? Tiaj personoj kiel Tuwim aŭ Leo Belmont ankaŭ skribinta pole estis gravaj ideaj propagantoj. Pri Esperanto interesis ankaŭ Żeromski. La "Polaj floroj" de Tuwim apogas sur la simila idealismo de Zamenhof kaj oni devas kompreni ke skribi dum la 2-a mondmilito kaj precipe post ĝi estis la plej grava problemo por tiaj verkistoj. Okcidentaj verkistoj ne pasis ĝin tiel forte ĉar en Francio la belle epoque neniam finis eĉ en ekzistadismo tamen la "Polaj floroj" fariĝis grava verko, unu el "komencantaj" kaj inspiritaj de esperantismo sendube.--Divi leschi genus amo 20:36, 22. Aŭg 2008 (UTC)
    • Skribi egalnivele pri la influo de la latina, litova, belarusa, ukraina, hebrea, jida, franca, esperanta kaj angla lingvoj mi trovas troigo. Estas ja multegaj aliaj lingvoj, ne menciitaj ĉi-vice, kiuj havis influon nekompareblan kun Esperanto. Tio, ke iu verkisto iam diris kelkajn frazojn pri Esperanto ne signifas, ke la lingvo influis lian verkaron aŭ mondkoncepton - kiun similan en la epoko de Żeromski havis multaj homoj. Vikipedio ne estu propagandilo por Esperanto, sed simple diranta la veron informilo.--Lohengrin 12:34, 25. Aŭg 2008 (UTC)
Reiri al la paĝo "Pola literaturo".