Bonvolu ŝanĝi la nomon praĉelo, ĉar ĝi ne taŭgas por defini stamĉelojn!

La nomo praĉelo povus ankaŭ aplikiĝi al la primitivaj ĉeloj en nia planedo aŭ al iu ajn praa ĉelo (ekzemple iu arkibakterio, aŭ io simila).

Post konsultiĝo kun pluraj biologoj kaj lingvistoj, mi tamen nuligis la proponon de la supra anonimulo, kaj ŝanĝis la tekston denove al la origina formo kun la termino "praĉelo". Eventuale eblas diskuti pri aliaj vortoj, sed ne pri "stamĉelo" kio estas falsa amiko. "Stamo" en Esperanto estas io tute alia ol tio intencita tie ĉi. PaulP@diskkont 09:58, 3 Mar. 2014 (UTC)
Estas ankoraŭ alia propono, kiun oni trovas en la referenco "Rete en Eo", kaj kiu skribiĝis sekven "trunka ĉelo", kaj parolas pri ET-ĉeloj por embriaj trunkaj ĉeloj. Kiu pravas? Persone mi elektus alian terminon primitiva ĉelo. Ĉu oni devas aldoni alternativan terminon pri praĉelo? --DidCORN la 2-a de septembro 2014, 15:00 (UTC)
Mi aldonis kiel alternativa nomo stamĉelo, kiu jam alidirektas al praĉelo. Inter la du terminoj mi persone preferas stamĉelo, kiu aproksimas la terminojn de la pli multaj aliaj vikipedioj. Mi konsentas, ke stamĉelo estas iomete duba, sed en la franca lingvo la termino "cellule souche" estas ankaŭ ambigua, ĉar en tiu lingvo "souche" signifas "radikego", "pra-" kaj "stamo", kaj fakte tia ĉelo rilatas pli aŭ malpli al stamo. Mi ne ŝatas la terminon praĉelo, kiu pensigas al prahistoriaj ĉeloj, kiuj ankoraŭ troviĝus en nia korpo sen iu ajn propreco; tio estas komplete erara, ĉar ili estas kontraŭe tutaj novaj ĉeloj apartaj por ĉiu, kun granda disvastiga potenco.--DidCORN la 4-a de septembro 2014, 14:00 (UTC)
Reiri al la paĝo "Praĉelo".