Aŭtoraj rajtoj redakti

Mi atentigas, ke jam pro principo NE povas ekzisti kopirajto pri proverbo. Rilate proverbaron oni povas posedi kopirajton nur

  • pri ties prezentado,
  • pri ties aranĝado,
  • pri ties prikomentado.

sed ne pri la proverboj mem. Jure oni tiom multe rajtas kopirajti proverbon de popolo, kiom oni rajtas kopirajti la vorton "enlitiĝi".

La aranĝo tie ĉi estas unika kaj de Pejno Simono, la praaŭtoro de tiu ĉi artikolo. Jam antaŭe oni ligis de Vikipedio per ligo al [1] do al mia propra aranĝo, sur mia propra servilo, ĉe mia propra firmao. Do, mi Pejno Simono, havas la "kopirajton" pri la speciala sufiĉe konvena aranĝo tie ĉi kaj donacas ĝin ĉi-voje al la ĝenerala publiko.

Aldone estas menciinde, ke eĉ Z mem ne havis kopirajton pri tiuj proverboj. Li tradukis ilin grandparte el naciaj lingvoj, do la proverboj ekzistis jam antaŭ ol Z entute vivis kaj fakte multaj devenas rekte el la Biblio.

Plue, Z estas jam delonge morta.

Lastvice mi atentigas pri la sinteno de lernu.net. Jen ties afiŝo enkonduka al propra serĉilo pri proverboj:

"Ĉiu komprenas la gravecon, kiun havas la proverboj en ĉiu lingvo. En formo de mallongaj, facile memoreblaj frazoj la proverboj enhavas grandan trezoron da popola saĝeco, kaj per mallonga proverbo oni ofte pli bone kaj pli konvinke esprimas ian ideon, ol per multevorta parolado. Konado de proverboj estas necesa por perfekta konado de la lingvo."
M.F. Zamenhof, 1905
"Ni konsentas kun la patro de L.L. Zamenhof kaj pro tio enmetis pli ol 2800 proverbojn en Esperanto. Vi povas aŭ rigardi tutan liston de ili aŭ serĉi laŭ via plaĉo."

Aldone, ĉiuj proverboj troviĝas jam en la Vikicitaro - do evidente ne estas iu kopirajta problemo. La specialaĵo tie ĉi estas la ordiga sistemo. Ĉe Vikicitaro ili ne havas tiun ĉi konvenan ordigan sistemon, oni ordigas alfabete laŭ la unua vorto de la proverbo - kio laŭ mi ne havas multe da senco. Tie ĉi mi ordigas laŭ ŝlosilaj vortoj.

--Pejno Simono 04:50, 23 Jun. 2011 (UTC)

Saluton, Pejno. Nu bone. Se Arno, kiu estas pli sperta vikipediisto ol mi, akceptis, ke la artikolo estu ĉi tie, tiam mi ne emas plu kontraŭi tion. - Ĉe ŝablonaj problemoj vi ne nur povas demandi lin, sed ankaŭ min. Kunlaboreme --Tlustulimu 09:40, 23 Jun. 2011 (UTC)

Indas noti, ke en aprilo 2014 KuboF ŝovis la tutan enhavon de la paĝo al loko wikiquote:eo:Vikicitaro:Zamenhofa proverbaro laŭ temoj. Ĝi do ne malaperis, nur translokiĝis. ThomasPusch (diskuto) 09:51, 11 Jun. 2014 (UTC)

Reiri al la paĝo "Proverboj".