Diskuto:Provinco Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari

Latest comment: antaŭ 7 jaroj by ThomasPusch

Unuarangaj subŝtataj unuoj laŭ kutimo de la esperantlingva vikipedio "rajtas" je esperantlingva nomo. Nepre estu alidirektilo de la provinconomo sen o-finaĵo, sed bonas aldoni version kun o-finaĵo, por eviti misruĝajn ligilojn. Laŭ la nuna stato de la esperanta vikipedio, 27 el la 30 provincoj de Irano havas esperantlingvan artikolan titolon, nur la provinco Markazi respektive Markazio ĝis nun ne ricevis ĝin, kaj du pliaj provincoj de pli longa nomo (Kohkilujeh kaj Bujer Ahmad respektive Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari), por kiuj esperantlingva nomo ne simple kreeblas per adicio de nur unu plusa litero "o", kaj la nomo tial eble diskutindas. Eksteraj fontoj pri uzo de esperantigitaj nomoj de tiuj provincoj ĝis nun mankas, kaj ilin eventuale povos aldoni nur iranaj esperantistoj aŭ tiuj kun abono de periodaĵoj kiel Irana Esperantisto. Sed ĉiukaze esperantigo de "provinco Markazi" al "provinco Markazio" senproblemas, kaj por fina esperantigo de la 30 provincoj de Irano restos nur la du pliaj provincoj de pli longa nomo - Kohkilujeh kaj Bujer Ahmad respektive Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari. ThomasPusch (diskuto) 11:15, 21 okt. 2016 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Provinco Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari".