Diskuto:Reĝlando Burgonjo

Ne necesas krei novan artikolon "Reĝlando Burgundio", se jam ekzistas samtema artikolo Reĝlando Burgonjo. Prefere ŝanĝu Reĝlando Burgonjo al alidirektilo kaj enplektu ties enhavon en la jam ekzistantan artikolon. Dankon! Sincere, Moldur (diskuto) 15:34, 11 Sep. 2014 (UTC)

Laŭ mi kaj en francia historio reĝlando de Burgonjo kaj de Burgondio estas malsimilajn nociojn. En francio ni havas du vortojn, en PIV ankaŭ :
Citaĵo
 burgund/o ♜ Ano de ĝermana popolo, kiu migris de Skandinaviaj bordoj al E Gaŭlio.

Burgundio, Burgundujo. Reĝolando, kreita de la burgundoj, el kiu evoluis la Francia Burgonjo."

Burgonjo. Francia regiono, okupanta parton de la iama Burgundio. 
En nia vikipedio ŝajnas al mi ankaŭ interesa distingi la du nociojn. Laŭ mi fari du artikolojn klarigas la du nociojn. --pino (diskuto) 16:01, 11 Sep. 2014 (UTC)
Jes, oni nepre distingu inter la nuna regiono kaj la tiama reĝlando (kaj la iama duklando, kaj la iama dua reĝlando, "arelata", kaj eble pliaj...). La ĉefa, kaj plej klara, distingo estas per la titoloj "reĝlando", "duklando", "regiono" kaj simile. Aldone oni ankaŭ povas diferencigi per la nomo mem, ĉu Burgundio/Burgundujo aŭ Burgonjo, kiel PIV, sed ne ĉiuj faras tiun distingon. Ekzemple en la franca oni diras Bourgogne kaj Royaume de Bourgogne, kaj en la angla Burgundy kaj Kingdom of Burgundy. Do la vortoj Burgundio, Burgundujo kaj Burgonjo estas esence samsignifaj, nur estas stila diferenco se por la nuna regiono oni preferas "Burgonjo" kaj por historiaj formaĵoj la formon "Burgundio" aŭ "Burgundujo". Do, la artikolo Reĝlando Burgonjo vere celas pri la historia reĝlando, la tute sama kiel Reĝlando Burgundio. Pro stilaj konsideroj oni eble renomu la artikolon, sed oni nepre ne havu du artikolojn pri la sama reĝlando. - Amike, Moldur (diskuto) 20:33, 12 Sep. 2014 (UTC)
Ne en la franca oni diras Royaume de Bourgogne kaj Royaume des Burgondes (aŭ Burgondie) kaj ne estas la samaj reĝlandoj. Historie oni uzas "Burgondio" por lando, kiun regis la ĝermana tribo Burgundoj, post la konkero fare de Frankoj oni uzas "Burgonjo". Certe ne ĉiuj faras tiun distingon, sed estas vera kutimo. Estus ĉiam eblo fari unu aŭ pluraj artikolojn, tio varias laŭ vikipedioj kaj laŭ laboremon de aŭtoroj. Amike. --pino (diskuto) 14:16, 13 Sep. 2014 (UTC)
Mi sincere pardonpetas. Nur nun mi vidas ke fakte ja temas pri du malsamaj historiaj reĝlandoj! Mi ne sufiĉe detale legis. Do, kompreneble restu du malsamaj artikoloj. - Amike, Moldur (diskuto) 16:17, 13 Sep. 2014 (UTC)
Reiri al la paĝo "Reĝlando Burgonjo".