Diskuto:Robert Gutmann

Lia nomo germana - malgraŭ la aserto en EdE - forte dubigas ĉu li etne konsideris sin estono, kvankam sendube li estis civitano de Estonio. Post la unua mondmilito estonoj, latvoj kaj litovoj, kiuj (pro antaŭa ekstera premo) havis rusigitajn aŭ germanigitajn nomojn, amase ŝanĝis siajn nomojn al nacilingvaj formoj, kaj parte pro nacia fervoro en publikaĵoj eĉ estis estonigitaj, latvigitaj kaj litovigitaj nomoj kiuj fakte estis kaj devus resti alilingvaj (aparte rusaj, germanaj, polaj kaj belorusaj). En Talino krom estonoj kaj rusoj ĝis la Dua Mondmilito vivis granda nombro da baltiaj germanoj - pli granda parto post 1945 forlasis la landon, pli malgranda parto restis en Estona SSR. Mi do ĝis pruvo de lia estoneco anstataŭigas la unuafrazan priskribon "estono" al la pli neŭtrala kaj certe ĝusta "civitano de Estonio".

ThomasPusch (diskuto) 00:09, 2 Mar. 2012 (UTC)

Reiri al la paĝo "Robert Gutmann".